La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
DOM CASMURROAŭtoro: Machado de Assis |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
La ceteron mi ne diras, kaj tio estas multo. Kaj li scipovis ne nur laŭdi kaj pensi, sed ankaŭ rapide kaj precize kalkuli. Li estis unu el tiuj aritmetikaj mensoj de Holmes (2+2=4)[59]. Oni ne povus imagi, kiel facile li mense kalkuladis sumojn aŭ obligojn. Dividkalkulo, kiu ĉiam estis por mi malfacila kalkulo, estis por li kvazaŭ neniaĵo: li duone fermis la okulojn supren turnitajn kaj murmuris la nomojn de la ciferoj: preta. Egale per sep, dek tri, dudek algarismoj. La alvokiĝo estis tia, ke li amis eĉ la signojn de sumoj, kaj li opiniis, ke algarismoj, pro tio, ke ili estas nemultaj, estas multe pli altvaloraj ol la dudek kvin literoj de la alfabeto.
– Ekzistas senutilaj literoj kaj literoj ellaseblaj. Kiun malsaman servon plenumas d kaj t ? Ili sonas preskaŭ egale. Samon mi diras pri b kaj p, samon pri s, c kaj z, samon pri k kaj g ktp. Ili estas kaligrafiaj fuŝaĵoj. Konsideru la algarismojn: ne ekzistas du el ili, kiuj plenumas saman oficon; 4 estas 4 kaj 7 estas 7. Kaj ĝuu la belecon, kun kiu 4 kaj 7 formas tion, kio esprimiĝas per 11. Nun, duobligu 11 kaj vi havos 22; multobligu ĝin je sama numero, rezultos 484, kaj tiel plu. Sed plej perfekta estas uzado de nulo. Nulo valoras per si mem nenion; sed la tasko de ĉi tiu negativa signo estas precize pligrandigi. Sola 5 estas 5; aldonu al ĝi du nulojn, jen estas 500. Tiel, kio neniom valoras, tio multe valorigas, sed tion ne faras duoblaj literoj, ĉar mi same aprobas per unu p kiel per du pp.
Ĉar mi edukiĝis en ortografio de miaj gepatroj, estis al mi penige aŭdi tiajn blasfemojn, sed mi ne aŭdacis refuti. Tamen, unu tagon mi eldiris kelkajn defendajn vortojn, kaj li respondis, ke tio estas antaŭjuĝo, kaj aldonis, ke aritmetikaj ideoj povas iri al senfino, kun la avantaĝo, ke ili pli facile manipuliĝas. Tiel ke mi ne kapablis tuj solvi filozofian aŭ lingvan problemon, dum mi povis sumi, post tri minutoj, iujn ajn kvantojn.
– Ekzemple... donu al mi ion, donu al mi aron da numeroj, kiujn mi ne scias kaj ne povus scii antaŭe... Vidu, donu al mi la nombron da domoj de via patrino kaj luprezojn de ĉiu el ili, kaj se mi ne diros la tutan sumon post du, post unu minuto, tiam pendumu min!
Mi akceptis la veton kaj en la sekvanta semajno mi kunportis, skribitaj sur papero, la numerojn respondajn al la domoj kaj luprezoj. Escobar prenis la paperon, trarigardis ĝin por parkeri, kaj dum mi kontrolis la horloĝon li levis la pupilojn, fermis la palpebrojn kaj murmuris... Ho! vento ne pli rapidas! Dirite, farite; post duono de minuto li kriis al mi:
– Rezultas entute 1:070$000 ĉiumonate.
Mi gapis. Vi konsideru, ke estis ne malpli ol naŭ domoj, kaj la luprezoj variis je ĉiu el ili, de 70$ ĝis 180$. Ĉion ĉi, je kio mi bezonus tri aŭ kvar minutojn – kaj nepre skribe – Escobar faris mense, lude. Li triumfe rigardis min, kaj demandis, ĉu ne estas korekte. Por montri al li, ke jes, mi elpoŝigis papereton sur kiu vidiĝis la suma rezultato kaj mi ĝin montris al li; precize tion, sen eraro: 1:070$000.
– Ĉi tio pruvas, ke aritmetikaj ideoj estas pli simplaj kaj do pli naturaj. Naturo estas simpla. Arto estas konfuza.
Mi tiel entuziasmiĝis pro la mensa lerteco de mia amiko, ke mi ne povis ne ĉirkaŭbraki lin. Tio okazis en la korto; aliaj seminarianoj rimarkis nian elmontron; al pastro, kiu estis kun ili, tio ne plaĉis.
– Modestemo – li diris al ni – ne akordiĝas kun tiaj troaj gestoj; al vi decas estimo kun modero. Escobar komentis al mi, ke la aliaj seminarianoj kaj la pastro envie parolis, kaj li proponis, ke ni disigu nin. Mi interrompis lin, dirante, ke ne; se tio estis envio, des pli ĝene al ili.
– Ni rompu al ili la frukton en la buŝo!
– Sed...
– Ni eĉ plifortigu nian amikecon ol ĝis nun.
Escobar kaŝe premis al mi la manon, per tia forto, ke ankoraŭ nun doloras al mi la fingroj. Tio estas iluzio, certe, se ĝi ne rezultas de longaj horoj da senhalta skribado. Mi pormomente haltigu la plumon...
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.