La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DOM CASMURRO

Aŭtoro: Machado de Assis

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 92: DIABLO NE ASPEKTAS TIEL MALBELE KIEL ONI LIN BILDIGAS

Oni sepultis Manduca sen mi. Al multaj aliaj homoj same okazis, kaj mi nenion sentis, sed ĉi tiu okazo aparte afliktis min pro jam dirita kialo. Mi sentis ankaŭ ian malprecizan melankolion, kiam mi rememoris la unuan polemikon en la vivo, la ĝuon, kun kiu li ricevis miajn paperojn kaj pretigis sin por refuto, krom mia plezuro en la ĉaro... Sed la tempo rapide forviŝis ĉiujn tiujn sopirojn kaj revivigojn. Ne nur la tempo; du homoj venis helpi ĝin, Capitu, kies figuro dormis kun mi tiun saman nokton, kaj alia, pri kiu mi parolos en la proksima ĉapitro. La cetero de ĉi tiu ĉapitro taŭgas nur por peti, ke se iu legos mian libron kun iom pli da atento ol tiu, kiun postulos la prezo de unu ekzemplero, tiam li nepre konkludu, ke diablo ne aspektas tiel malbele kiel oni lin bildigas. Mi celas...

Mi celas, ke mia najbaro ĉe Matacavalos, spicante la malsanon per kontraŭrusa opinio, donis al la putriĝemo de siaj karnoj ian spiritan lumon, kiu lin konsolis. Certe ekzistas pli grandaj konsoloj, kaj unu el la plej elstaraj konsistas en tio, ke oni suferas nek ĉi tiun, nek iun ajn alian malsanon, sed naturo estas tiel dieca, ke ĝi kapricas per tiaj kontrastoj, kaj al plej naŭzaj kaj afliktataj homoj ĝi proponas floron. Kaj eble tiel fariĝas pli bela la floro; mia ĝardenisto asertas, ke violoj eligas superan odoron, se ili ricevas porkan sterkon. Mi ne ekzamenis la aferon, sed certe estas vere.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.