La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
DOM CASMURROAŭtoro: Machado de Assis |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Onklo Cosme loĝadis kun mia patrino, de kiam ŝi vidviniĝis. Tiam li jam estis mem vidva, kiel kuzino Justina; tio estis la hejmo de tri gevidvoj.
Fortuno tre ofte ŝanĝas la disponojn de naturo. Diplomita por la trankvilaj kapitalismaj agadoj, tamen onklo Cosme ne riĉiĝis en la juĝejo: li apenaŭ sin nutris. Li havis oficejon ĉe la antikva Strato das Violas, proksime al la juĝejo, kiu funkciadis en la antikva Aljube. Li laboris je krimoj. Jose Dias kutime ĉeestis la paroldefendojn de onklo Cosme. Estis li, kiu vestis kaj malvestis lin per la talaro, kun multe da gratuloj post la fino. Hejme li raportis pri la debatoj. Onklo Cosme, eĉ se li volis esti tute modesta, tamen konvinkite ridetis.
Li estis grasa kaj peza, malfacile spiradis kaj havis dormemajn okulojn. Unu el miaj plej fruaĝaj rememoroj estis vidi lin ekrajdi ĉiumatene la mulinon donacitan de mia patrino por porti lin al la oficejo. La negro, kiu prenis ĝin el la ĉevalejo, tenis la bridon, dum li levis la piedon kaj ĝin metis en la piedingon; tion sekvis minuto por ripozo aŭ pripensado. Poste, li faris impulson, la unuan, la korpo ŝajnigis supreniron, sed ne supreniris; duan impulson, sama rezulto. Fine, post kelkaj longaj momentoj, onklo Cosme kunigis ĉiujn korpajn kaj moralajn fortojn, faris la lastan puŝon de sur la grundo, kaj ĉi-foje falis sur la selon. Nur malofte la besto ne montris per moviĝo, ke ĝi ĵus ricevis sur sin la mondon. Onklo Cosme komfortigis al si la karnon, kaj la mulino ektrotis.
Mi same ne forgesis tion, kion li faris al mi unu tagon. Kvankam mi naskiĝis en kampara regiono de kie mi venis (kiam mi estis dujara), malgraŭ la tiutempaj kutimoj, mi ne scipovis rajdi, kaj mi timis la ĉevalojn. Onklo Cosme prenis kaj metis min sur la mulinon. Kiam mi vidis min supre (mi estis naŭjara), sola kaj senhelpa, la grundo for malsupre, mi afliktegite ekkriis: “Panjo! Panjo!” ŝi alkuris pala kaj tremanta, ŝi timis, ke oni min mortigas, ŝi deprenis min, karesis min, dum la frato demandis:
– Franjo Gloria, do tiu grandegulo timas malsovaĝan mulinon?
– Li ne alkutimiĝis.
– Li devas alkutimiĝi. Eĉ se li estos pastro, se li estos vikario en kampara regiono, tiam li devos rajdi; kaj eĉ ĉi tie, ankoraŭ antaŭ pastriĝo, se li emos flirti kiel la aliaj junuloj, kaj ne scipovos tion fari, tiam li plendos pri vi, franjo Gloria.
– Nu, li plendu; mi timas.
– Timo! Ba, timo!
Fakte, mi lernis rajdadon nur poste, malpli pro ŝato ol pro honto konfesi, ke mi ne scipovas rajdi. “De nun, li ja multe amindumos”, oni diris, kiam mi komencis la lernadon. Oni ne dirus same pri onklo Cosme. Ĉe li tio estis malnova kutimo kaj bezono. Li jam ne inklinis al amindumado. Oni diras, ke dum junaĝo li estis akceptita de multaj junulinoj, kaj li pasie politikumis; sed la jaroj forportis de li la plejparton de la politika kaj seksa ardo, kaj graseco elestingis la ceteron de la publikaj kaj specifaj ideoj. Nun, li apenaŭ sename plenumis la oficajn devojn. Dum ripozhoroj, li vivadis senokupa aŭ kartludadis. Fojfoje li ŝercis.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.