La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
DOM CASMURROAŭtoro: Machado de Assis |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Mia patrino estis bonkora homo. Kiam mortis al ŝi la edzo, Pedro Albuquerque Santiago, ŝi estis tridekunujara, kaj povus reveni al Itaguaf. Si tion ne volis; ŝi preferis resti proksime al la preĝejo, kie mia patro estis sepultita. Si vendis la bieneton kaj la sklavojn, aĉetis iujn por memservo aŭ luado, aĉetis dekon da domoj, iom da akcioj, kaj lasis sin restadi en la domo de Matacavalos, kie ŝi vivadis dum la du lastaj jaroj de sia edzina vivo. Ŝi estis filino de sinjorino el Minas[16], kiu devenis de alia sinjorino el Sao Paulo, de la familio Fernandes.
Do, en tiu Difavora jaro 1857, S-ino Maria da Gloria Fernandes Santiago estis kvardekdujara. Si estis ankoraŭ bela kaj juna, sed obstine kaŝis la avantaĝojn de juneco, malgraŭ ke la naturo emis protekti ŝin kontraŭ tempoefiko. Ŝi ĉiam portadis sur si saman malhelan robon, sen ornamaĵoj, kun ŝalo nigra, triangule faldita kaj broĉumita sur la brusto per kameo. La harojn, meze dividitajn sur la frunto, kunigis sur la nuko malnova kombilo el testudŝelo; foje ŝi portis blankan faldkufon. Tiel ŝi laboradis, en siaj malaltaj, silentemaj, kaproledaj ŝuoj, tien kaj reen, rigardante kaj gvidante ĉiujn taskojn de la tuta domo, de mateno ĝis vespero.
Jen ĉi tie surmure mi havas ŝian portreton, apud tiu de la edzo, same kiel en la alia domo. La pentraĵo tre malheliĝis, sed ankoraŭ transdonas imagon pri ambaŭ. Mi nenion memoras pri li, krom tio, malprecize, ke li estis alta kaj havis grandan hararon; la portreto montras rondajn okulojn, kiuj min akompanas ĉie, rezulte de mia teruriĝo je la pentraĵo, dum infanaĝo. La kolo aperas post nigra, multe faldita kravato, la vangoj estas tute razitaj, krom peceto apud la oreloj. Tiu de mia patrino montras, ke ŝi estis belega. Si estis tiam dudekjara, kaj tenis floron inter la fingroj. En la panelo ŝi ŝajnas doni la floron al la edzo. Kion oni legas en la vizaĝo de ambaŭ, tio estas, ke se eblas kompari geedzan feliĉon al plej alta premio en lotumo, tiam ili ĝin gajnis per bileto komune aĉetita.
Mi venas al la konkludo, ke oni devas ne estingi la lotumadon. Neniu premiito iam akuzis ĝin kiel malmoralaĵon, same kiel neniu opiniis malbona la skatolon de Pandora, pro la fakto, ke espero restis sur la fundo; ie ĝi devus resti. Ĉi tie mi havas ilin kiel iaman feliĉan paron, la plenamajn, la feliĉajn, kiuj foriris el ĉi tiu vivo en la alian, probable por daŭrigi revon. Kiam la loterio kaj Pandora min enuigas, tiam mi levas la okulojn al ili kaj forgesas la senpremiajn biletojn kaj la fatalan skatolon. Ili estas portretoj, kiuj valoras kiel originalaĵoj. Tiu de mia patrino, donanta la floron al la edzo, ŝajnas diri: “Mi estas plene via, mia brava sinjoro!” Tiu de mia patro, antaŭen rigardante nin, komentas ĉi tiel: “Vidu, kiel ĉi tiu junulino min amas...” Se ili suferis malsanojn, tion mi ne scias, same mi ne scias, ĉu ilin trafis ĉagrenoj: mi estis infano kaj komence mi eĉ ankoraŭ ne estis naskita. Mi memoras, ke ŝi multe ploris, post lia morto; sed jen ĉi tie staras la portretoj de ambaŭ, kaj la kolorperdo, laŭ la tempopasado, ne forprenis de ili la originan esprimon. Ili estas kvazaŭ momentokaptaj fotografaĵoj pri feliĉo.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.