La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() DOM CASMURROAŭtoro: Machado de Assis |
©2025 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Ne okazis lepro, sed ekzistas febroj en ĉiuj tiuj homaj landoj, kaj malnovaj, kaj novaj. Post dek unu monatoj Ezequiel mortis de tifoida febro kaj estis sepultita en la ĉirkaŭaĵoj de Jerusalemo, kie la du amikoj de la universitato starigis al li tombon kun ĉi tiu skribaĵo en la greka lingvo, prenita el profeto Ezequiel: “Vi estis perfekta en via konduto”[87]. Ili sendis al mi ambaŭ tekstojn, la grekan kaj la latinan, la desegnaĵon de la tombo, la kalkulon de la elspezoj kaj la restaĵon de la mono, kiun li portis; mi pagus trioblan kvanton, se mi povus ne rehavi ĝin.
Ĉar mi emis kontroli la tekston, tial mi konsultis mian Vulgaton kaj trovis, ke ĝi estas ĝusta, sed prezentis ankoraŭ unu komplementon: “Vi estis perfekta en via konduto de post la tago de via kreiĝo.” Mi haltis kaj silente demandis: “Kiu estis la tago de la kreiĝo de Ezequiel?” Neniu respondis al mi. Jen estas unu plia mistero aldonota al tiom da misteroj en ĉi tiu mondo. Malgraŭ ĉio, mi bone vespermanĝis kaj iris al teatro.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2025 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.