La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DOM CASMURRO

Aŭtoro: Machado de Assis

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 56: SEMINARIANO

Ĉio al mi revenadis laŭ la diabla verketo, kun ĝiaj malnovaj literoj kaj latinlingvaj citaĵoj. Mi vidis, ke eliris el tiuj folioj multaj profiloj de seminarianoj, nome la fratoj Albuquerque, ekzemple, el kiuj unu estas kanoniko en Bahia, dum la alia studis medicinon, kaj oni diras, ke ĉi tiu eltrovis specifan kuracilon kontraŭ flava febro. Mi vidis Bastos, malgrasulon, kiu vikarias en Meia-Ponte, se li ne jam mortis; Lufs Borges, kvankam pastro, fariĝis politikisto, kaj fine fariĝis senatano de la Imperio... Kiom da aliaj vizaĝoj min rigardis el la malvarmaj paĝoj de la Panegiro. Ne, ne malvarmaj; ili kunportis la varmon de naskiĝanta juneco, la varmon de pasinteco, mian propran varmon. Mi emis ilin relegi, kaj mi havigis al mi tekston same freŝan kiel la unua tago, eĉ se pli mallonga. Estis rave sekvi laŭ ĝi; foje mi senkonscie foliumis ĝin, kiel se mi vere legus; mi supozas, ke tio okazis kiam miaj okuloj trafis la vorton fine de la paĝo, kaj la mano, kiu kutimis helpi ilin, faris sian taskon...

Jen ĉi tie alia seminariano. Li nomiĝis Ezequiel de Souza Escobar. Li estis svelta junulo kaj havis okulojn helajn, iom fuĝemajn, same kiel la manojn, la piedojn, la parolon, kiel ĉion. Kiu ne kutimis al li, tiu eble sentis ĝenon, ne sciante kiel kapti lin. Li ne rigardis vizaĝalvizaĝe, li ne parolis klare, sinsekve; la manoj ne premis aliajn manojn, kaj ne lasis sin premi, ĉar kiam oni pensis, ke oni havas la maldikajn, mallongajn fingrojn inter la siaj, tiam jam nenio ĉeestis. La samon mi diras pri la piedoj, kiuj same rapide apudestis kaj forestis. Ĉi tiu malfacileco alteriĝi estis al li plej granda baro kontraŭ la seminariaj kutimoj. La rideto estis tuja, sed libere kaj larĝe li ridis. Pripensemo estis al li tiel fuĝema kiel ĉio cetera; ofte ni trovis lin kun la okuloj turnitaj al si mem, en cerbumado. Li ĉiam respondis, ke li meditas pri iu spirita afero, aŭ ke li rememoras la antaŭtagan lecionon. Post kiam li fariĝis al mi intima, li ofte petis de mi klarigojn kaj detalajn ripetojn, kaj li havis sufiĉan memoron por ilin ĉiujn reteni, eĉ la vortojn. Eble tiu kapablo malhelpis iun alian.

Li estis pli aĝa ol mi je tri jaroj, filo de advokato el Curitiba[42], parenco de komercisto en Rio de Janeiro, kiu korespondis kun la patro. Ĉi tiu estis homo kun fortaj katolikaj sentoj. Escobar havis fratinon, kiu estis ia anĝelo, laŭ li.

– Ne nur koncerne belecon ŝi estas anĝelo, sed ankaŭ koncerne bonkorecon. Vi ne imagas, kia bona homo ŝi estas. Si ofte skribas al mi, mi montros al vi ŝiajn leterojn.

Fakte, ili estis simplaj kaj amoplenaj, plenaj de karesoj kaj konsiloj. Escobar rakontis al mi interesajn historiojn pri ŝi, kaj ĉiuj kondukis al bonkoreco kaj grandanimeco de tiu homo: tiel ke mi fine edziĝus al ŝi, se ne ekzistus Capitu. Si mortis post nelonge. Sorĉita de liaj paroloj, mi preskaŭ rakontis al li tuj, tuj, mian historion. Komence, mi estis timema, sed li kaptis mian konfidon. Tiuj fuĝemaj manieroj ĉesis, kiam li volis, kaj medio kaj tempo igis ilin pli kvietaj. Escobar grade malfermis sian tutan animon, de la antaŭa pordo ĝis la fundo de la korto. Homa animo, kiel vi scias, estas ia domo tiel konstruita, ofte kun fenestroj turnitaj ĉiuflanken, multe da lumo kaj pura aero. Ekzistas ankaŭ tiaj, fermitaj kaj senlumaj, sen fenestroj aŭ kun malmultaj, kradaj fenestroj, simile al monahejoj kaj prizonoj. Cetere, preĝejetoj kaj bazaroj, simplaj korbeloj aŭ luksaj palacoj.

Mi ne scias, kio estis la mia. Mi ne estis ankoraŭ galhumora, eĉ ne Dom Casmurro-, timo detenis al mi sincerecon, sed ĉar la pordoj ne havis ŝlosilojn, nek serurojn, tial sufiĉis puŝi ilin, kaj Escobar ilin puŝis kaj eniris. Jen mi trovis lin ĉi-interne, ĉi tie li restis, ĝis...


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.