La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
DOM CASMURROAŭtoro: Machado de Assis |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Vi certe komprenis, ke tiu ideo pri la Imperiestro, koncerne medicinon, estis nenio alia ol sugesto pri mia malvolonto eliri el Rio de Janeiro. Sonĝoj de nedormanto similas al aliaj sonĝoj, ili teksiĝas laŭ la desegno de niaj inklinoj kaj de niaj rememoroj. Estus akcepteble iri al Sao Paulo, sed Eŭropo... Tro malproksime, tro da maro kaj tro da tempo. Vivu medicino! Mi rakontos ĉi tiujn esperojn al Capitu.
– ŝajne iros surstraten la Sankta Spirito[28] – iu homo diris en la omnibuso. – Mi aŭdas sonorilon; jes, mi pensas, ke ĝi estas en la preĝejo de Sankta Antono de Malriĉuloj. Haltigu, sinjoro kasisto!
La biletkasisto tiris la rimenon, kiu etendiĝis ĝis la brako de la kondukisto, la omnibuso haltis kaj la homo eliris. Jose Dias dufoje rapide turnis la kapon, prenis min je brako kaj elirigis min kun si. Ankaŭ ni akompanu la Sanktan Spiriton. Efektive, sonorilo alvokis la kredantojn al tiu lasthora diservo. Jam estis kelkaj homoj en la sakristio. Je la unua fojo mi troviĝis en tiel grava momento; mi obeis, komence ne laŭvole, sed tuj poste kontenta, ne tute pro la karitata servo, sed ĉar oni donis al mi plenkreskulan taskon. Kiam la sakristiano komencis disdoni la religiajn mantelojn, tiam eniris spireganta ulo; li estis mia najbaro Padua, kiu same akompanos la Sanktan Spiriton. Li ekvidis nin kaj venis saluti nin. Jose Dias enue gestis kaj apenaŭ respondis per seka parolo, rigardante al la pastro, kiu lavis la manojn. Poste, ĉar Padua mallaŭte parolis al la sakristiano, li alproksimiĝis al ili; mi same agis. Padua petis de la sakristiano unu el la stangoj de la baldakeno. Jose Dias petis al si unu.
– Nur unu estas disponebla – diris la sakristiano.
– Do, tiun – diris Jose Dias.
– Sed mi petis la unua – riskis Padua.
– Vi petis la unua, sed vi alvenis malfrue – respondis Jose Dias – ; mi jam estis ĉi tie. Portu torĉon.
Malgraŭ sia timo al la alia homo, Padua insistis pri la stango, ĉio per mallaŭta, obtuza voĉo. La sakristiano trovis rimedon por akordigi la rivalulojn, nome li prenis al si la taskon, ke unu alia baldakentenonto lasu sian stangon al Padua, ĉar ĉi tiu estis konata en la paroao, kiel Jose Dias. Tiel li faris; sed Jose Dias renversis ankaŭ tiun konsenton. Ne, ĉar nun estis alia disponebla stango, tiam li petis ĝin por mi, “juna seminariano”, al kiu ĉi tiu distingo pli rekte konvenis. Padua iĝis pala kiel la torĉoj. Tio estis kvazaŭ provo por patra koro. La sakristiano, kiu konis min ĉar li tie vidis min kun mia patrino je dimanĉoj, scivoleme demandis, ĉu mi efektive estas seminariano.
– Ankoraŭ ne, sed li estos – respondis Jose Dias, kun maldekstrokula palpebrumo al mi, kaj mi koleriĝis, malgraŭ la avertosigno.
– Do, mi cedas ĝin al nia Benĉjo – suspiris la patro de Capitu.
Miaflanke, mi emis lasi al li la stangon; mi ekmemoris, ke li kutimis akompani la Sanktan Sakramenton al mortantoj portante torĉon, sed ke lastfoje li sukcesis teni baldakenan stangon. La speciala distingo konsistis en tio, ke oni ŝirmas la vikarion kaj la sakramenton; por porti torĉon iu ajn homo taŭgas. Li mem rakontis kaj klarigis tion al mi, plena de pia kaj ridema gloro. Tiel oni komprenas la malkvietecon kun kiu li eniris la preĝejon; tio estis lia duafoja baldakentenado, tial li tuj petis ĝin. Kaj vane! Kaj li revenis al ordinara torĉo, denove interrompiĝis la anstataŭado en ofico; la administranto revenis al la malnova posteno... Mi emis lasi al li la stangon; la adoptito al mi baris tiun grandaniman agon kaj petis de la sakristiano, ke li loku nin, nome lin kaj min, kun la du antaŭaj stangoj, ĉe la fronto de la baldakena marŝo.
Kiam la religiaj manteloj estis surmetitaj, la torĉoj disdonitaj kaj ekbruligitaj, la pastro kaj la ciborio pretaj, la sakristiano kun aspergilo kaj tintilo enmane, tiam alstratiĝis la procesio. Kiam mi vidis, ke mi tenas unu stangon kaj pasas preter la kredantoj, kaj ili surgenuiĝis, tiam mi emociiĝis. Padua amare ĉifis la torĉon. Ĉi tio estas metaforo, mi ne trovas pli vivan manieron por esprimi la doloron kaj humiliĝon de mia najbaro. Cetere, mi ne povis longe rigardi lin, nek la adoptiton, kiu miaflanke levis la kapon per sinteno, kvazaŭ li mem estas la dio de armeoj. Post nelonge mi sentis lacon; la brakoj al mi falis, feliĉe la domo situis proksime, ĉe Strato de Senato.
La malsanulino estis ftiza vidvino, ŝi havis dekkvinaŭ deksesjaran filinon, kiu ploradis ĉe la pordo de la ĉambro. La junulino ne estis bela, eble eĉ ne gracia; ŝiaj haroj pendis senordaj kaj larmoj sulkigis al ŝi la okulojn. Tamen, la tuto plaĉis kaj tuŝis la koron. La vikario aŭskultis la konfesojn de la malsanulino, komuniis kaj sanktoleis ŝin. La plorado de la junulino tiel plifortiĝis, ke mi sentis miajn okulojn malsekaj kaj forkuris. Mi venis ĉe fenestron. Kompatinda! La doloro sin elmontris per si mem; aldone al penso pri mia patrino, ĝi min doloris eĉ pli, kaj kiam mi fine pensis pri Capitu, tiam ankaŭ mi eksentis singultemon, mi impetis al koridoro kaj aŭdis, ke iu homo diras:
– Ne tiel ploru!
La figuro de Capitu min akompanis, kaj mia imagemo same ĵus atribuis al ĝi larmojn, kiel nun plene ridigis ŝian buŝon; mi vidis ŝin skribi sur la muro, paroli al mi, ĉirkaŭpaŝi, kun levitaj brakoj; mi klare aŭdis mian nomon, kun dolĉeco al mi ebriiga, kaj tio estis ŝia voĉo. La brulantaj torĉoj, en tiu momento tre funebraj, al mi ŝajnis kvazaŭ nupta lustro... Kio estas nupta lustro? Mi ne scias; ĝi estas io kontraŭ morto, kaj mi vidas nenion alian krom nupto. Ĉi tiu nova sento tiel regis min, ke Jose Dias venis al mi kaj diris ĉe la orelo, mallaŭte:
– Ne tiel ridu!
Mi tuj serioziĝis. Tio estis la elira momento. Mi prenis mian stangon; kaj, ĉar mi jam konis la distancon kaj ni nun revenis al la preĝejo – kio mallongigis la distancon – la stangopezo estis tre malgranda. Krome, la ĉielo ekstere, la strata movado, la samaĝaj junuloj, kiuj envie rigardadis, la piaj virinoj ĉe la fenestroj aŭ koridoroj, kiuj surgenuiĝis ĉe nia pasado, ĉio ĉi plenigis mian animon per nova faciliĝo.
Male, Padua iris eĉ pli humiligita. Kvankam lin anstataŭis mi, tamen li ne konsoliĝis per la torĉo, la mizera torĉo. Kaj tamen ankaŭ aliaj homoj portis torĉojn kaj nur dece sin tenis; ĉi tiuj ne iris fieraj, sed same ne malĝojaj. Oni vidis, ke ili honorplene paŝadas.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.