La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DOM CASMURRO

Aŭtoro: Machado de Assis

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 120: LA AKTOJ

En la sekva mateno mi vekiĝis sen la abomenaĵoj de la antaŭa tago; mi nomis tion halucinaĵoj, mi trinkis kafon, tralegis la ĵurnalojn kaj ekstudis aktojn. Capitu kaj kuzino Justina eliris al la meso de la naŭa horo, en Lapa[72]. La figuro de Sancha tute malaperis inter la argumentoj, neakcepteblaj, nesubtenataj de leĝo kaj de kutimo. Mi konstatis, ke estas facile venki la aferon; mi konsultis Dalloz[73], Pereira de Souza...

Nur unufoje mi rigardis la portreton de Escobar. Tio estis bela fotografaĵo farita antaŭ unu jaro. Li staris en butonumita jako, kun la maldekstra mano sur seĝdorso, la dekstra sur la brusto, la rigardo foren direktita, maldekstren de la rigardanto. Gi estis eleganta kaj natura. La kadro, kiun mi almetigis al ĝi, ne kovris la donacvortojn verkitajn sube, ne dorse de la kartono: “Al mia kara Benĉjo, via kara Escobar. 20-4-70.” Ĉi tiuj vortoj al mi fortikigis la pensojn en tiu mateno, kaj tute forviŝis la rememoraĵojn de la antaŭa tago. Tiutempe mi havis bonan vidkapablon; mi povis legi ilin de la loko, kie mi sidis. Mi revenis al la aktoj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.