La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
DOM CASMURROAŭtoro: Machado de Assis |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Mi vespermanĝis ekster la hejmo. Vespere mi iris al teatro. Oni ludis precize Otelon, kiun mi neniam antaŭe vidis nek legis; mi nur sciis pri la temo kaj plaĉis al mi la koincido. Mi vidis la grandajn kolerojn de la maŭro pro tuko – simpla tuko! – kaj jen mi liveras objekton de cerbumado al psikologoj en ĉi tiu kaj aliaj kontinentoj, ĉar mi ne povis eviti la rimarkon, ke tuko sufiĉis por bruligi la ĵaluzon de Otelo kaj por verko de plej sublima tragedio en ĉi tiu mondo. Poŝtukoj perdiĝis, nuntempe necesas ja littukoj; foje estas eĉ ne littukoj, kaj necesas ĉemizoj. Tiaj estas la ideoj, kiuj pasis tra mia kapo, malprecizaj kaj malklaraj, laŭgrade kiel la maŭro konvulsie ruliĝadis kaj Iago filtris sian kalumnion. En la paŭzoj mi ne stariĝis de sur mia seĝo; mi ne volis riski renkonti iun konaton. Preskaŭ ĉiuj sinjorinoj restis en la loĝioj, dum la viroj iris fumi. Tiam, mi demandis al mi mem, ĉu iu el ili amas iun, kiu nun kuŝas en la tombejo, kaj al mi venadis aliaj malkoheraĵoj, ĝis la kurteno supreniĝis kaj la dramo plu sekvis. La lasta akto montris al mi, ke ne mi, sed Capitu devus morti. Mi aŭdis la petegojn de Desdemona, ŝiajn amajn, purajn parolojn, kaj la koleregon de la maŭro, kaj la morton de li donitan al ŝi, inter entuziasmegaj aplaŭdoj de la publiko.
“Kaj ŝi estis senkulpa”, mi diradis al mi sur la strato; “kaj kion farus la publiko, se ŝi ja estus kulpa, tiel kulpa kiel Capitu? Kaj kiaspecan morton donus al ŝi la maŭro? Kuseno ne sufiĉus; necesus sango kaj fajro, kiu tute konsumus ŝin kaj reduktus ŝin al polvo kaj la polvon oni ĵetus en la venton, por eterna neniigo...”
Mi vagis tra la stratoj la ceteron de la nokto. Mi fakte manĝis, sed preskaŭ neniom, apenaŭ sufiĉan kvanton por atingi la matenon. Mi vidis la lastajn horojn de la nokto kaj la unuajn de la tago, mi vidis la lastajn promenantojn kaj la unuajn balaistojn, la unuajn ĉarojn, la unuajn bruojn, la unuajn aŭrorlumojn, unu tagon, kiu venis post alia kaj vidos min iri senrevene. La stratoj, kiujn mi paŝis, kvazaŭ per si mem forkuris de mi. Mi neniam plu rigardos la maron de Gloria, nek la montaron Orgaos[83], nek la Fortikaĵon Santa Cruz[84], nek aliajn. Homoj, kiuj preterpasis, ne estis tiel multenombraj kiel en labortagoj, sed en sufiĉa kvanto, kaj celis iaspecan laboron, kiun ili poste ripetos; mi ripetos jam nenion.
Mi alvenis hejmen, delikate malfermis la pordon, paŝon post paŝo supreniris la ŝtuparon kaj eniris la kabineton; sonos la sesa horo. Mi elpoŝigis la venenon, forprenis la palton kaj verkis ankoraŭ unu leteron, la lastan, destinitan al Capitu. Neniu el la aliaj leteroj destiniĝis al ŝi; mi sentis la bezonon diri al ŝi ion, en kio restus al ŝi la kulposento pri mia morto. Mi verkis du tekstojn. La unuan mi bruligis, ĉar ĝi estis longa kaj malpreciza. La dua enhavis nur tion necesan, klaran, mallongan. Mi ne rememorigis ŝin pri nia pasinta tempo, nek pri la okazintaj bataloj, nek pri iu ajn ĝojo; mi parolis nur pri Escobar kaj pri la bezono morti.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.