La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DOM CASMURRO

Aŭtoro: Machado de Assis

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 46: PACON

Oni faris pacon kiel militon, rapide. Se mi celus per ĉi tiu verko mian gloron, tiam mi dirus, ke la repaciĝon iniciatis mi; sed ne, ja ŝi komencis ĝin. Post iom da tempo, ĉar mi tenis la kapon mallevita, ankaŭ ŝi mallevis la kapon, sed turnis la okulojn supren, por vidi la miajn. Mi ŝajnigis ofendiĝon; poste, mi faris movon por leviĝo kaj foriro; sed mi ne leviĝis, kaj mi dubas, ĉu mi forirus. Capitu rigardis per tiel amemaj okuloj, kaj ŝia sinteno igis ilin tiel petegantaj, ke mi restis, almetis la brakon ĉirkaŭ ŝian talion, ŝi prenis al mi la fingropintojn, kaj...

Denove S-ino Fortunata ekaperis ĉe la dompordo; mi ne scias kial, ĉar ŝi eĉ ne donis al mi tempon por depreni la brakon; ŝi tuj malaperis. Eble ĝi estis nura malpezigo de la konscienco, ia formalaĵo, kiel preĝoj pro devo, ne pro pieco, eldirataj galope; tamen, eble ĝi celis certigon al ŝiaj okuloj pri la realaĵo, kiun la koro al ŝi diris...

Iel ajn, mia brako plu ĉirkaŭpremis la talion de la filino, kaj tiel ni repaciĝis. Bele estis, ke nun ĉiu el ni prenis al si la kulpon, kaj ni reciproke pardonpetis. Capitu pretekstis nedormemon, kapdoloron, malvigliĝon de la animo kaj fine “siajn ĉagreniĝojn”. Ĉar tiutempe mi estis tre plorema, mi sentis la okulojn malsekaj... Tio estis pura amo, tio estis rezulto de la suferoj de la amikino, tio estis la milda amemo de repaciĝo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.