La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
DOM CASMURROAŭtoro: Machado de Assis |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Mia intenco estis atendi la kafon, dissolvi en ĝin la drogon kaj engluti ĝin. Gis tiam, ne tute forgesinte mian historion pri Romio, mi memoris, ke Katono[85], antaŭ ol sin mortigi, legis kaj relegis verkon de Platono. Mi ne havis kun mi platonan verkon; sed unu nekompleta volumo de Plutarko, en kiu oni rakontis la vivon de la fama romiano, sufiĉis por okupi tiun mallongan tempon kaj, por ĉiel imiti lin, mi ekkuŝis sur la kanapo. Ne nur por imiti lin; mi devis enmeti en min lian kuraĝon, same kiel li bezonis la sentojn de filozofo por sentime morti. Unu el la malbonoj de nescio estas malhavi tian rimedon lasthore. Multaj homoj sin mortigas sen ĝi kaj noble forpasas; sed mi pensas, ke multe pli da homoj estingus sian vivon, se ili povus trovi tiun specon de morala kokaino, nome bonajn verkojn. Tamen, ĉar mi volis eviti ian ajn suspekton pri imitado, mi bone memoras, ke por ke oni ne trovu apud mi la verkon de Plutarko kaj ne informu tion en gazetoj kune kun la informo pri la koloro de la pantalonoj, kiujn mi tiutage portis, tial mi decidis remeti ĝin al ĝia loko, antaŭ ol trinki la venenon.
La servisto alportis la kafon. Mi stariĝis, remetis la libron kaj iris al la tablo, kie staris la taso. La domo jam bruis; estis tempo mortigi min. La mano al mi tremis, kiam mi malfaldis la paperon, en kiu la drogo estis pakita. Eĉ tiel mi kuraĝis verŝi la substancon en la tason kaj mi komencis miksi la kafon kun erarantaj okuloj, rememorante pri la senkulpa Desdemona; la spektaklo de la antaŭa tago implikiĝis en la realaĵon de la mateno. Sed la bildo pri Escobar liveris la kuraĝon, kiu al mi mankis; tie li staris, kun la mano sur la seĝdorso, kun alfora rigardo...
“Ni tuj finu ĉi tion”, mi pensis.
Kiam mi estis trinkonta, mi ekkonjektis, ĉu ne estus oportune atendi, ĝis Capitu kaj la filo eliros por la meso; mi trinkos poste; pli bone tiel. Tiel decidinte, mi ekpaŝis en la kabineto. Mi aŭdis la voĉon de Ezequiel en la koridoro, mi vidis lin enveni kaj kuri al mi kaj krii:
– Paĉjo! Paĉjo!
Leganto, okazis ĉi-momente gesto, kiun mi ne priskribas, ĉar mi tute forgesis ĝin, sed kredu, ĝi estis bela kaj tragika. Efektive, la figuro de la etulo igis min retropaŝi, ĝis la dorso trafis la ŝrankon. Ezequiel ĉirkaŭbrakis al mi la genuojn, ekstaris sur la piedpintoj, kvazaŭ li emus grimpi kaj kisi min, laŭkutime; kaj li ripetis, tirante min:
– Paĉjo! Paĉjo!
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.