La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DOM CASMURRO

Aŭtoro: Machado de Assis

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 142: SANKTULINO

Oni komprenu, ke se dum la vojaĝoj, kiujn mi faris al Eŭropo, Jose Dias ne akompanis min, ne mankis al li la deziro; li restis kiel akompananto de onklo Cosme, kiu estis preskaŭ invalida, kaj de mia patrino, kiu rapide maljuniĝis. Ankaŭ li estis maljuna, tamen firma. Li iris ĝis la ŝipo por adiaŭi min kaj la paroloj, kiujn li diris al mi, la svingado de poŝtuko, eĉ la okuloj, kiujn li sekigis, estis tiaj, ke ili emociigis ankaŭ min. Je la lasta fojo li ne iris al la ŝipo.

– Venu...

– Mi ne povas.

– Ĉu vi timas?

– Ne; mi ne povas. Nun, adiaŭ, Benĉjo, mi ne scias, ĉu vi vidos min denove; mi pensas, ke mi iros al alia Eŭropo, la eterna...

Li ne tuj iris; mia patrino enŝipiĝis antaŭ li. Vi serĉu en la tombejo Sankta Johano, la Baptisto, sennoman tombon, havantan ĉi tiun solan indikon: Sanktulino. Jen ĝi estas. Estis al mi iom malfacile farigi tiun surskribaĵon. La skulptisto trovis ĝin stranga; la tombeja administranto konsultis la vikarion de la paroho; ĉi tiu argumentis, ke sanktulinoj sidas en altaroj kaj en ĉielo.

– Sed pardonu – mi interrompis – , mi ne volas diri, ke en tiu tombejo kuŝas kanonizita virino. Mia ideo estas esprimi per tiu vorto surteran difinon de ĉiuj virtoj, kiujn la mortintino posedis dumvive. Kaj tion konfirmas la fakto, ke ĉar modestemo estas unu el ili, tial mi emas konservi ĝin post la morto, tial mi ne skribis ŝian nomon.

– Tamen, nomo, nomo de la gepatroj, datoj...

– Kiu interesiĝos pri datoj, gepatroj, nomoj, post kiam mi malaperos?

– Si do estis sankta sinjorino, ĉu?

– Precize. Protonotario Cabral, se li ankoraŭ vivus, konfirmus tion, kion mi diras.

– Kaj mi ne kontestas la veraĵon, mi hezitas nur pri la agmaniero. Ĉu vi do konis la protonotarion?

– Mi konis lin. Li estis modela pastro.

– Bona kanoniko, bona latinisto, pia kaj karitema – plu diris la vikario.

– Kaj li havis iujn talentojn en societo – mi diris – ; hejme, mi ĉiam aŭdis, ke li estas eminenta triktrakludanto...

– Li estis talenta kun la ĵetkuboj! – malrapide suspiris la vikario. – Majstro kun la ĵetkuboj!

– Do, ŝajnas al vi...?

– Ĉar ne ekzistas alia senco, kaj ne povus esti alia senco, jes, ja, oni akceptas...

Jose Dias ĉeestis tiujn klopodojn kun granda melankolio. Fine, kiam mi foriris, li malbone parolis pri la pastro, li nomis lin tro detalema. Li pardonis lin nur pro tio, ke li ne konis mian patrinon, nek li, nek la aliaj homoj en la tombejo. – Ili ne konis ŝin; se ili konus ŝin, tiam ili ordonus, ke oni surgravuru sanktega.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.