La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DOM CASMURRO

Aŭtoro: Machado de Assis

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 79: AL LA ĈAPITRO

Efektive, al mi plaĉis aŭdi lin diri tion. Vi scias mian opinion pri mia patrino. Ankoraŭ nun, kiam mi interrompis ĉi tiun linion por rigardi ŝian portreton sur la muro, mi opinias, ke ŝi portis sur la vizaĝo tiun kvaliton fiksita. Ne alie oni povus kompreni la opinion de Escobar, kiu estis parolinta al ŝi apenaŭ kvar frazojn. Ununura parolo sufiĉis por kapti ŝian intiman esencon; jes, ja, mia patrino estis aminda. Eĉ se ŝi nun devigis min al ne dezirata kariero, tamen mi ne povis ne senti, ke ŝi estas aminda, kiel sanktulino.

Kaj ĉu tamen oni povas aserti, ke ŝi devigis min sekvi religiulan karieron? Jen ĉi tie mi alvenis al punkto, pri kiu mi supozis, ke ĝi venos poste, tiel ke mi jam esploras, en kiu momento mi dediĉos al ĝi ĉapitron. Fakte, ne estis oportune diri nun ion, kion nur poste mi supozeble malkovris; sed ĉar mi jam tuŝis la aferon, tiam pli bone mi tuj ataku ĝin. Gi estas grava kaj kompleksa, delikata kaj subtila, tia, ke aŭtoro devas konsideri, ke li estas filo, kaj la filo aŭskultu la aŭtoron, por ke ambaŭ diru la veron, nur la veron, sed la tutan veron. Decas krome rimarkigi, ke precize ĉi tiu afero igas la sanktulinon des pli aminda, sen spito (male!) pri la homa, surtera parto en ŝi. Sufiĉas ĉi tiu enkonduko; al la ĉapitro.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.