La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DOM CASMURRO

Aŭtoro: Machado de Assis

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 15: ALIA SUBITA VOĈO

Alia subita voĉo, sed ĉi-foje vira voĉo:

– Ĉu vi ludas seriozon[22]?

Tio estis la patro de Capitu, kiu staris ĉe la malantaŭa pordo, apud sia edzino. Ni rapide detiris la manojn kaj konsterniĝis. Capitu paŝis al la muro kaj per najlo kaŝe forviŝis niajn skribitajn nomojn.

– Capitu!

– Paĉjo!

– Ne difektu la stukaĵon sur la muro.

Capitu skrapis la skrapaĵon por tute forviŝi la skribaĵon. Padua venis en la korton por vidi, kio ĝi estas, sed la filino jam komencis ion alian, profilon, pri kiu ŝi informis, ke ĝi estas lia portreto, kaj same povus esti la patrina; ŝi lin ridigis, tio sufiĉis. Cetere, li alvenis senkolera, tute milda, malgraŭ nia dubinda, eĉ pli ol dubinda sinteno, kiam li nin ekvidis. Li estis viro malalta kaj dika, kun mallongaj kruroj kaj brakoj, kurba dorso, pro kio li ricevis de Jose Dias la moknomon “Testudo”. Niahejme, neniu lin nomis tiel, nur la adoptito.

– Ĉu vi ludis seriozon? – li demandis.

Mi rigardis al la sambuko, kiu staris proksime.

Capitu respondis por ni du.

– Jes, ni ludis, sed Benĉjo tuj ridas, li ne eltenas.

– Kiam mi alvenis ĉe la pordon, tiam li ne ridis.

– Li jam antaŭe ridis; li ne rajtas. Ĉu paĉjo volas vidi?

Kaj ŝi serioze fiksis la okulojn sur min, invite al la ludo. Ektimo estas nature serioza; mi ankoraŭ sentis la efikon de tio, kion kaŭzis la enveno de Padua, kaj mi ne povis ridi, eĉ se mi nepre devus tion fari, por ŝajnigi vera la respondon de Capitu. Post laciga atendado, ŝi deturnis la vizaĝon dirante, ke ĉi-foje mi ne ridas pro la ĉeesto de la patro. Kaj eĉ tiel mi ne ridis. Ekzistas aferoj, kiujn oni lernas nur malfrue; necesas naskiĝi kun ili por frue agi alkonforme. Kaj pli bone nature-frue ol artefaritemalfrue. Post dufoja ĉirkaŭpaŝado, Capitu iris al sia patrino, kiu daŭre staris ĉe la dompordo, kaj lasis min kaj la patron ravitaj; la patro rigardis ŝin kaj min kaj diris al mi ameme:

– Kiu povus supozi, ke ĉi tiu etulino estas dekkvarjara? ŝi ŝajnas deksepjara. Ĉu via panjo bone fartas? – li plu diris, turnante sin al mi.

– Jes.

– De multaj tagoj mi ne vidas ŝin. Mi emas donaci jakon al la doktoro, sed mi ne sukcesas tion fari, mi portas taskojn el la oficejo hejmen; mi ĉiuvespere freneze skribadas; aferoj raportendaj. Ĉu vi jam vidis mian pasereton? ĝi tie staras en la fundo de la korto. Mi intencis ĝuste nun preni la kaĝon; venu vidi.

Oni facile akceptas, ke mi tute ne emis tion fari, sen la bezono ĵuri per ĉielo kaj per tero. Mia emo estis veni al Capitu kaj tuj paroli al ŝi pri la malbono, kiu nin minacis; sed patro estas patro, kaj tiu patro krome aparte amis birdojn. Li posedis birdojn plurspecajn, plurgrandecajn. La areo en la centro de la domo estis ĉirkaŭita de kaĝoj de kanarioj, kiuj diable kantbruadis. Li interŝanĝis birdojn kun aliaj kolektantoj, li aĉetis ilin, li kaptis kelkajn en sia korto, per kaptiloj. Krome, se ili malsaniĝis, tiam li flegis ilin kvazaŭ homojn.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.