La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DOM CASMURRO

Aŭtoro: Machado de Assis

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 39: LA ALVOKIĜO

Pastro Cabral travivis tiun unuan horon de honoroj, kiam plej etaj gratuloj valoras odojn. Venas tempo, kiam la distingitoj ricevas laŭdojn kiel ordinaran tributon, kun senviva mieno, sen dankoj. La unuahora ekscitiĝo estas plej bona; tiu animstato, kiu vidas en la kliniĝo de arbeto, puŝita de vento, ian gratulon de universala flaŭro, liveras pli intimajn kaj fortajn sentojn ol iu ajn alia. Cabral aŭskultis la parolojn de Capitu kun senfina plezuro.

– Dankon, Capitu, mi tre dankas; mi esperas, ke ankaŭ al vi tio plaĉos. Ĉu paĉjo fartas bone? Kaj panjo? Pri vi oni ne demandu: tia vizaĝo ja montras abundon da sano. Kaj kiel statas la preĝoj?

Ĉiujn demandojn Capitu tuj kaj trafe respondis. Ŝi surportis iom pli bonan robon ol kutime, kaj promenŝuojn. Ŝi ne eniris laŭ la kutima familiareco, sed momenton haltis ĉe la pordo de la vizitĉambro, antaŭ ol veni kisi la manojn de mia patrino kaj de la pastro. Ĉar ŝi nomis lin dufoje, en kvin minutoj, per la titolo protonotario, tial Jose Dias, por kompensi la rivalecon, faris malgrandan paroladon honore “al la patreca, majesta koro de Pio IX”.

– Vi estas ja eminenta babilemulo – diris onklo Cosme, kiam li finis.

Jose Dias ridetis sen honto. Pastro Cabral konfirmis la laŭdojn de la adoptito, sen liaj superlativoj; ĉi tiu aldonis, ke kardinalo Mastai estis evidente tajlita por tiaro, de la komenco de la tempoj. Kaj li palpebrumis al mi kaj konkludis: – Alvokiĝo estas ĉio. Eklezia stato estas tute perfekta, kondiĉe, ke sacerdoto estu destinita de la lulilo. Se ne estas alvokiĝo, nome mi parolas pri sincera, vera alvokiĝo, iu junulo tute oportune povas fari laikajn studojn, ankaŭ utilajn kaj dignajn.

Pastro Cabral rebatis:

– Alvokiĝo ege valoras, sed la potenco de Dio estas plej supera. Al iu homo eble ne plaĉas la Eklezio, kaj li eĉ persekutas ĝin, kaj unu tagon la voĉo de Dio al li parolas, kaj li fariĝas apostolo; vidu Sanktan Paŭlon.

– Mi ne kontestas, sed mi diras alion. Mi diras, ke eblas tute bone servi Dion ne estante pastro, ĉi-ekstere; ĉu eblas aŭ ne eblas?

– Eblas.

– Do? – ekkriis Jose Dias triumfe, kun ĉirkaŭrigardo. – Sen alvokiĝo ja ne estas bona pastro, kaj en iu memstara profesio oni servas Dion, kiel ni ĉiuj devas.

– Perfekte, sed alvokiĝon oni ne ricevis nur de lulilo.

– Nu, ĝi estas la plej bona.

– Ia junulo tute ne allogita al eklezia vivo tute bone povas fariĝi bona pastro; ĉio dependas de Dia determino. Mi ne emas citi min kiel modelon, sed estas mi, kiu naskiĝis kun inklino al medicino; mia baptopatro, kiu estis servanto de Sankta Rita, insistis ĉe mia patro, ke li metu min en seminarion; mia patro cedis. Nu, sinjoro, mi tiamaniere ŝatis la studojn kaj la kompanion de pastroj, kaj fine mi ordiniĝis. Sed supozu, se ne tiel okazus, se mi ne ŝanĝus mian alvokiĝon, kio okazus? Mi studis en la seminario iujn objektojn, pri kiuj utilas scii, kaj tiuj estas ĉiam plej bone instruataj en tiaj lernejoj.

Kuzino Justina intervenis:

– Kiel? Do eblas eniri seminarion kaj ne pastriĝi?

Pastro Cabral respondis, ke jes, ke eblas, kaj li turnis sin al mi kaj parolis pri mia alvokiĝo, kiu estis evidenta; miaj infanaj ludoj ĉiam estis ekleziecaj, kaj mi amegis diajn oficojn. Tiu pruvo nenion pruvis; ĉiuj niatempaj infanoj estis devotaj. Cabral aldonis, ke la rektoro de Sankta Jozefo, al kiu li lastatempe rakontis la promeson de mia patrino, konsideris mian naskiĝon miraklo; li same opiniis. Alkroĉita al la jupo de mia patrino, Capitu ne respondis al la maltrankvila okulumado, kiun mi direktis al ŝi; ŝajne ŝi ankaŭ ne aŭdis la interparolon pri seminario kaj ties sekvoj, kaj cetere ŝi parkeris la ĉefan parton, kiel mi poste sciis. Dufoje mi venis ĉe la fenestron, kun la espero, ke ŝi faros la samon, kaj tiel ni restos laŭvole solaj, ĝis la fino de la mondo, se fino alvenos, sed Capitu ne aperis. Si ne malproksimiĝis de mia patrino, krom por foriro. Estis vesperiĝo, ŝi adiaŭis. – 

Akompanu ŝin, Benĉjo – diris mia patrino.

– Ne necesas, S-ino Gloria – ŝi ride reagis – , mi konas la vojon. Gis, sinjoro protonotario...

– Gis, Capitu.

Mi ekpaŝis por trairi la ĉambron, kiel estis mia devo kaj mia plezuro, ĉiuj impulsoj de mia aĝo kaj de tiu momento estis trairi ĝin tuta, postsekvi la najbarinon laŭe, malsupreniri al la bieneto, eniri la korton, kisi ŝin triafoje kaj adiaŭi. Ne gravis al mi rifŭzo, kiun mi konsideris nesincera, kaj mi enkoridoriĝis; sed Capitu, kiu rapide paŝis, ekhaltis kaj signis, ke mi revenu. Mi ne obeis; mi proksimiĝis al ŝi.

– Nepre ne venu; morgaŭ ni interparolos.

– Sed mi emas diri al vi...

– Morgaŭ.

– Aŭskultu!

– Restu ĉi tie!

Si mallaŭte parolis; ŝi prenis mian manon kaj surmetis fingron sur la manon. Sklavino, kiu de interne venis lumigi la koridoran lanternon, vidis nin en tia sinteno, preskaŭ en mallumo, simpatie ridis kaj murmuris per tia voĉo, ke ni ion aŭdu, sed mi komprenis nek klare, nek malklare. Capitu flustris al mi, ke la sklavino ion suspektis, kaj eble rakontos la aferon al aliaj sklavinoj. Si denove ordonis, ke mi restu, kaj ŝi foriris; mi restis senmova, gluita, fiksita al la planko.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.