La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
DOM CASMURROAŭtoro: Machado de Assis |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Rakontinte tion, kion mi poste malkovris, nun mi povas meti ĉi tien unu vorton de mia patrino. Nun oni komprenos, ke ŝi diris al mi ĉi tion, en la unua sabato, kiam mi alvenis hejmen kaj eksciis, ke Capitu estas en Strato Invalidos, kun fraŭlino Gurgel:
– Kial vi ne iras al ŝi? ĉu vi ne diris al mi, ke la patro de Sancha proponis al vi la hejmon?
– Li proponis.
– Do? Se vi tion volas. Capitu devus reveni hodiaŭ por fini kudraĵon kun mi; certe la amikino petis, ke ŝi dormu tie.
– Eble ili restis por amindumi, sugestis kuzino Justina.
Mi ne murdis ŝin tial, ke mi ne disponis ĉemane feron aŭ ŝnuron, pistolon aŭ ponardon; sed miaj okuloj sur ŝi, se ili povus mortigi, ĉion farus. Unu eraro de Providenco estis lasi al homo nur brakojn kaj dentojn, kiel atakarmilojn, kaj krurojn kiel forkuraŭ defendarmilojn. Sufiĉus okuloj por la unua celo. Unu movo ilia haltigus aŭ faligus malamikon aŭ rivalon, tuj plenumus venĝon, kun la aldono de tio, ke por konfuzi justecon, tiuj samaj mortigaj okuloj estus kompatemaj okuloj kaj rapidus priplori la viktimon. Kuzino Justina saviĝis de la miaj; estis mi, kiu ne saviĝis de la efiko de sugesto, kaj dimanĉe, je la dekunua horo, mi rapidis al Strato Invalidos.
La patro de Sancha akceptis min misvestita kaj malgaja. La filino estis malsana; en la antaŭa tago ŝin kaptis febro, kiu laŭgrade pligraviĝis. Ĉar li tre amis la filinon, li jam vidis ŝin mortinta kaj anoncis, ke ankaŭ li mortigos sin. Jen estas ĉi tie ĉapitro funebra kiel tombejo, mortoj, memmortigoj kaj murdoj. Mi deziregis fulmon de hela lumo kaj bluan ĉielon. Capitu ilin alportis al la pordo de la vizitĉambro, kien ŝi venis diri al la patro de Sancha, ke la filino vokigas lin.
– Ĉu ŝi pli malbone fartas? – Gurgel time demandis.
– Ne, sinjoro, sed ŝi volas paroli al vi.
– Restu ĉi tie iomete, – li diris al ŝi; kaj li turnis sin al mi: – ŝi estas la flegistino de Sancha, ŝi ne volas alian; mi tuj revenos.
Capitu montris signojn de laceco kaj emocio, sed tuj kiam ŝi vidis min, ŝi tute aliiĝis, ŝi montriĝis kiel la ĉiama junulineto, freŝa kaj rapidmova, kaj same surprizita. Si apenaŭ kredis, ke tio estas mi. Si parolis al mi, ŝi volis, ke mi alparolu ŝin, kaj efektive ni interparolis dum kelkaj minutoj, sed tiel mallaŭte kaj obtuze, ke eĉ muroj ne aŭdis, kaj muroj ja aŭdi povas. Cetere, se ĉi tiuj ion aŭdis, tiam ili nenion komprenis, nek ili, nek la mebloj, kiuj same malĝojis kiel la posedanto.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.