La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
DOM CASMURROAŭtoro: Machado de Assis |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Okazis, ke mia vivo denove fluadis dolĉe kaj trankvile, la advokata oficejo sufiĉe al mi enspezigis. Capitu estis pli bela, Ezequiel kreskadis. Komenciĝis la jaro 1872.
– Ĉu vi jam rimarkis, ke Ezequiel havas en la okuloj ian strangan esprimon? – Capitu demandis al mi. – Mi vidis nur du tiajn homojn, nome amikon de mia patro kaj la mortintan Escobar. Rigardu, Ezequiel, rigardu firme, tiel, turnu vin al paĉjo, vi devas ne tordi la okulojn, tiel, tiel...
Tio okazis post la vespermanĝo; ni ankoraŭ sidis ĉe la tablo, Capitu ludis kun la filo, aŭ li kun ŝi, aŭ unu kun la alia, ĉar ili fakte sin reciproke tre amis, sed same certe estas, ke li des pli amis min. Mi alproksimiĝis al Ezequiel, mi ekpensis, ke Capitu pravas; tiuj estis la okuloj de Escobar, sed ili ne pro tio ŝajnis al mi strangaj. Ne ekzistas tamen pli ol seso da esprimoj en la mondo kaj nature multe da similecoj okazas. Ezequiel nenion komprenis, li mire rigardis al ŝi kaj al mi, kaj fine saltis sur miajn genuojn:
– Ĉu ni promenu, paĉjo?
– Baldaŭ, mia filo.
Capitu, mense for de ni du, nun rigardis la alian ekstremaĵon de la tablo; sed ĉar mi diris al ŝi, ke koncerne belecon la okuloj de Ezequiel similas tiujn de la patrino, tial ŝi ridetis, skuante la kapon kun mieno, kian mi neniam trovis en iu ajn alia virino, probable ĉar mi ne tiel amis la aliajn. Homoj valoras tiom, kiom valoras nia estimo, kaj de tio majstro Popolo prenis tiun proverbon, ke se oni amas malbelaĵon, malbelaĵo ŝajnas bela. Capitu havis seson da gestoj unikaj en la mondo. Tiu aparta gesto invadis mian animon. Tiel oni klarigas, ke mi rapidis al mia edzino-amikino kaj al ŝi plenigis la vizaĝon per kisoj; sed ĉi tiu alia incidento ne estas absolute necesa por la kompreno de la pasinta kaj venontaj ĉapitroj; ni restu ĉe la okuloj de Ezequiel.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.