|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() DOM CASMURROAŭtoro: Machado de Assis |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
El la mebloj, nur la kanapo ŝajne komprenis nian mensan situacion, ĉar ĝi proponis al ni la servojn de sia pajlotegaĵo tiel insiste, ke ni ĝin akceptis kaj sidiĝis. De tiam mi havas privatan opinion pri kanapo. Gi kunigas intimecon kaj decon, kaj montras la tutan domon sen foriro el la vizitĉambro. Du viroj povas diskuti pri la destino de imperio, sidante sur ĝi, kaj du virinoj pri la ĉarmo de robo; sed nur je anomalio de naturaj leĝoj ili diros ion alian ol pri si mem. Tion faris Capitu kaj mi. Mi malprecize memoras, ke mi demandis, ĉu ŝi longe restos tie...
– Mi ne scias; la febro ŝajne cedas... sed...
Mi malprecize memoras ankaŭ, ke mi klarigis mian viziton al Strato Invalidos per pura vero, nome, pro konsilo de mia patrino.
– Ĉu ŝia konsilo? – murmuris Capitu.
Kaj ŝi aldonis per eksterordinare brilantaj okuloj:
– Ni estos feliĉaj!
Mi ripetis ĉi tiujn vortojn per simplaj fingroj, premante la ŝiajn. La kanapo eble tion vidis, eble ne, sed plu plenumis siajn servojn al niaj manoj reciproke interprenitaj kaj al niaj kapoj kunigitaj aŭ preskaŭ kunigitaj.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.