La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
DOM CASMURROAŭtoro: Machado de Assis |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Tia estis la konfuza sento, kun kiu mi eniris en la fajencovendejon. La vendejo estis senluma, kaj la dominterno eĉ pli malluma, ĉar nun la aleksteraj fenestroj estis fermitaj. Ĉe angulo de la vizitĉambro mi vidis la plorantan patrinon; ĉe la pordo de la dormoĉambro du infanoj time rigardis internen, kun fingro en la buŝo. La kadavro kuŝis sur lito...
Ni retenu la plumon kaj iru ĉe la fenestron por refreŝigi la memoron. Fakte, la sceno estis malbela, kaj pro morto, kaj pro la mortinto, kiu estis malbelega... Ĉi tio ja estas io alia. Kion mi vidas ekstere, ĉio spiras vivon, kaprino remaĉas apud ĉaro, kokino bekas la stratgrundon, la trajno de Centra Fervojo spiregas, fajfas, fumas kaj pasas, palmarbo impetas al la ĉielo, kaj fine staras tiu preĝejturo, kiu tamen havas nek muskolojn, nek foliaron. Knabo, kiu en la sakstrato flugigas kajton ne mortis kaj ne mortas, kvankam ankaŭ li nomiĝas Manduca.
Estas vere, ke la alia Manduca estis malpli juna ol ĉi tiu, iom malpli juna. Eble li estis dekokaŭ deknaŭjara, sed oni povus supozi, ke li estas dekkvinjara aŭ eĉ dudekdujara, ĉar lia vizaĝo ne vidigis la aĝon, male ĝi kaŝis ĝin sub la faldoj de... Nu, oni ĉion diru; li mortis, liaj parencoj mortis, se restis iu, ĉi tiu tamen ne hontos aŭ ĉagreniĝos pro ĉi tiu bagatelo. Oni ĉion diru; Manduca suferis kruelan malsanon, ne malpli ol lepron. Kiam vivanta, li estis malbela; mortinte, li ŝajnis al mi malbelega. Kiam mi vidis sur la lito la bedaŭrindan korpon de tiu mia najbaro, tiam mi ektimegis kaj deturnis la okulojn. Mi ne scias, kiu kaŝita mano igis min denove rigardi, eĉ se hezite; mi cedis, rigardis, rerigardis, ĝis mi entute retropaŝis kaj iris el la ĉambro.
– Li multe suferis! – suspiris la patro.
– Kompatinda Manduca! – singultis la patrino.
Mi decidis eliri, mi diris, ke oni atendas min hejme, kaj mi adiaŭis. La patro demandis, ĉu mi bonvolos ĉeesti la sepulton; mi respondis per vero, ke mi ne scias, ke mi faros tion, kion ordonos mia patrino. Kaj mi rapide foriris, trairis la vendejon kaj surstratiĝis.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.