La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
DOM CASMURROAŭtoro: Machado de Assis |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Ni eniris en la Publikan Promenejon. Iuj maljunaj vizaĝoj, aliaj malsanaj aŭ nur senokupaj, melankolie, dise staris sur la vojo de la enirejo al la teraso. Ni paŝis al la teraso. Por kuraĝigi nin, dum irado, mi parolis pri la ĝardeno:
– De longa tempo mi ne venas ĉi tien, eble de unu jaro.
– Pardonu min – li interrompis – , antaŭ nur tri monatoj vi venis ĉi tien kun nia najbaro Padua; ĉu vi ne memoras?
– Fakte, sed tio estis tiel rapida...
– Li petis vian patrinon, ke ŝi permesu vian kuneston, kaj ĉar ŝi estas bona kiel Dipatrino, tial ŝi konsentis; sed aŭskultu, se kapti la temon, ne decas, ke vi iradu kun Padua surstrate.
– Sed mi kelkfoje kuniris...
– Kiam vi estis pli juna; dum infanaĝo tio estas konvena, li povus ŝajni via servisto. Sed vi fariĝas junulo kaj li laŭgrade fariĝas tro memfida. Nu, al S-ino Gloria tio certe ne plaĉos. La familianoj de Padua ne estas tute malbonaj. Capitu, malgraŭ tiuj okuloj donitaj de Diablo... Ĉu vi jam rimarkis ŝiajn okulojn? Ili ŝajnas okuloj de oblikva, trompema ciganino. Tamen, malgraŭ tio, oni povus ĉion toleri, se ne ĉeestus vanteco kaj flatemo. Ho flatemo! S-ino Fortunata meritas estimon, kaj mi ne neas, ke li estas honesta, havas bonan oficon, posedas propran domon, sed honesteco kaj estimindeco ne sufiĉas, kaj kromaj kvalitoj multon perdas pro aĉaj kompanoj liaj. Padua emas alproksimiĝi al vulgaraj homoj. Se iu homo odoras je vulgareco, tiam tiu homo interesas lin. Mi tion diras ne pro malamo, nek ĉar li fiparolas pri mi kaj ridas, kiel li ridis antaŭ kelkaj tagoj, pri miaj eluzitaj ŝuoj...
– Pardonu – mi interrompis, haltigante la paŝadon – ; mi neniam aŭdis lin fiparoli pri vi; male, unu tagon, antaŭ nelonge, li diris al iu homo, en mia ĉeesto, ke vi estas “kapabla homo, kiu scipovas paroli kiel deputito en parlamento”.
Jose Dias ĝue ridetis sed faris grandan klopodon denove seriozigi la mienon; poste li respondis:
– Mi neniel dankas lin. Aliaj pli noblaj homoj ofte komplezis al mi per altaj juĝoj. Kaj ĉio ĉi ne malhelpas, ke li estu tio, kion mi diras al vi.
Denove ni ekpaŝis, supreniris al la teraso kaj rigardis la muron.
– Mi konstatas, ke vi celas nur mian bonon – mi diris, post iom da tempo.
– Kion alian, Benĉjo?
– Tiuokaze, mi petas de vi komplezon.
– Komplezon? Diru, ordonu, kio estas?
– Panjo... Dum iom da tempo mi ne povis diri la ceteron, kiu estis malmulto kaj parkerita. Jose Dias redemandis pri la afero, milde sekvis min, levis mian mentonon kaj min pikis per la okuloj, ankaŭ li korpremita, kiel kuzino Justina, en la antaŭa tago.
– Ĉu panjo? Kio pri panjo?
– Panjo volas, ke mi pastriĝu, sed ne eblas, ke mi fariĝu pastro – mi fine diris.
Jose Dias rektiĝis, mirigita.
– Ne eblas – mi plu diris, ne malpli mirigita ol li – , mi ne emas, al mi ne plaĉas pastra vivmaniero. Mi akceptas ĉion, kion ŝi volas; panjo scias, ke mi plenumas ĉiun ŝian ordonon; mi pretas fariĝi kio ajn al ŝi plaĉos, eĉ veturigisto. Ne pastro; mi ne povas fariĝi pastro. Gi estas bela kariero, sed ne por mi.
Ĉi tiun tutan paroladon mi ne eligis ĉi tiel, per unu fojo, nature flua, senhezita, kiel eble ĝi aspektas en la teksto, sed dispecigita, maĉata, per voĉo iom malklara kaj timema. Tamen, Jose Dias aŭskultis ĝin kun miro. Li certe ne kalkulis pri la rezisto, eĉ se plej eta; sed kio plej surprizis lin, tio estis ĉi tiu konkludo:
– Mi kalkulas je vi por savi min.
La okuloj de la adoptito ege malfermiĝis, la brovoj kurbiĝis kaj la plezuro, kiun mi supozis doni al li per la protekto-atribuo, montriĝis sur neniu muskolo. Lia tuta vizaĝo ne entenis la grandan miron. Fakte, la enhavo de la parolado montris ian novan animon en mi; mi mem ne konis min. Sed la lasta frazo alportis unikan forton. Jose Dias ricevis kapturniĝon. Kiam la okuloj reakiris la ordinaran grandecon:
– Sed kion mi povas fari? – li demandis.
– Multon. Vi scias, ke niahejme ĉiuj tre estimas vin. Panjo multfoje petis de vi konsilojn, ĉu ne? Onklo Cosme diras, ke vi estas talentulo...
– Bonkoraj agoj – li respondis, flatite. – Tio estas komplezoj de indaj, meritoplenaj homoj... Jen ĉio! Neniam oni aŭdis min paroli ion ajn malbonan pri tiaj homoj; kial? ĉar ili estas noblaj kaj virtaj. Via patrino estas sanktulino, via onklo estas perfektega ĝentlemano. Mi ofte jam konis elstarajn familiojn. Neniu el ili superos la vian, koncerne noblecon de sentoj. Mi konfesas, ke mi havas la talenton en mi vidatan de via onklo, sed nur tian, ke mi scias, kio estas bona, admirinda kaj estiminda.
– Nepre ankaŭ tio, ke vi protektas la amikojn, kiel min. – Je kio mi povus utili al vi, anĝelo mia? Mi ne deadmonus vian patrinon de projekto, kiu estas promeso al Dio kaj krome aspiro kaj longjara revo. Kaj eĉ se mi povus, estas tro malfrue. Ja hieraŭ ŝi bonvolis diri al mi: “Jose Dias, mi devas sendi Benĉjon en seminarion”.
Timemo ne estas tiel aĉa rimedo, kiel ĝi ŝajnas. Se mi estus sentima, problable la sentita indigno min igus nomi lin mensogulo, sed tiuokaze mi devus konfesi, ke mi subaŭskultis post la pordo, kaj unu faro egalas la alian. Mi kontentiĝis respondi al li, ke ne estas malfrue.
– Ne estas malfrue, ankoraŭ estas tempo, se vi volas.
– Se mi volas? Sed kion alian mi volas, krom servi vin? Kion alian mi deziras, krom via feliĉo, laŭmerite?
– Do, ankoraŭ estas tempo. Vidu, ne temas pri maldiligento. Mi pretas fari ion ajn; se vi volos, ke mi studu juron, tiam mi iros al Sao Paulo...
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.