La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
DOM CASMURROAŭtoro: Machado de Assis |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
La cetero postulos al mi ankoraŭ multe da ĉapitroj; ekzistas vivoj, kiuj enhavas malpli da ili kaj tamen kompletiĝas kaj finiĝas.
Je la kvina kaj sesa jaraĝoj, Ezequiel ŝajne ne kontraŭis miajn revojn sur Plaĝo de Gloria; male, oni antaŭvidis en li ĉiujn eblajn alvokiĝojn, de vagabondo ĝis apostolo. Vagabondon oni ĉi tie enmetas en bona senco, nome en la senco de homo, kiu pensas kaj silentas; li foje enmemiĝis kaj en tio li similis la patrinon, ek de ŝia infanaĝo. Tiel same li malkvietiĝis kaj insistis konvinki la najbarinojn, ke la dolĉaĵoj, kiujn mi donacis al li ja estis dolĉaj; tion li ne faris antaŭ ol komplete satiĝi de ili, sed same apostoloj ne disportas la bonan doktrinon antaŭ ol ili ĝin havas tuta en la koro. Escobar, bona komercisto, opiniis, ke la ĉefa motivo de tiu alia alvokiĝo eble estis implice inviti la najbarinojn al sama apostolado, kiam la patroj al ili alportos dolĉaĵojn; kaj li ridadis pri sia ŝerco kaj informadis, ke li faros lin sia asociano.
Li amis muzikon ne malpli ol dolĉaĵojn kaj mi diris al Capitu, ke ŝi sonigu per la piano la vendokanton de negro, kiu vendis kokosdolĉaĵojn en Matacavalos...
– Mi ne memoras.
– Ne diru tion; ĉu vi ne memoras tiun negron, kiu vendis dolĉaĵojn posttagmeze...
– Mi memoras negron, kiu vendis dolĉaĵojn, sed mi jam ne scias la kanton.
– Eĉ ne la parolojn?
– Eĉ ne la parolojn.
Legantino, kiu ankoraŭ memoras la parolojn, ĉar ŝi atente legis mian tekston, certe miros pri tia forgeso, des pli, ke tiuj certe rememorigas al ŝi la voĉojn de infana kaj adoleska tempo; eble ŝi forgesis iun, sed ne ĉio restas en la kapo. Ĉi tiel Capitu kontraŭdiris, kaj mi ne trovis, kion respondi. Mi tamen faris ion, kion ŝi ne atendis; mi serĉis inter miaj malnovaj paperoj. En Sao Paulo, kiam mi estis studento, mi petis de muzikinstruisto, ke li transskribu al mi la vendokanton; li tion faris kun plezuro (sufiĉis, ke mi ĝin ripetis al li laŭmemore), kaj mi konservis la papereton; mi serĉis ĝin. Post nelonge mi interrompis romancon, kiun ŝi ludis, kun la paperpeceto enmane. Mi klarigis al ŝi la aferon; ŝi klavis la dek ses muziknotojn.
Capitu trovis en la kanto ian apartan, preskaŭ mirindan plezuron; ŝi rakontis al la filo la historion pri stratvendado kaj tiel ŝi ĝin kantadis kaj klavumadis. Ezequiel profitis la muzikon por peti, ke mi malkonfirmu la tekston per donaco de iom da mono alli.
Li ŝajnigis kuraciston, militiston, aktoron kaj danciston. Mi neniam donis al li preĝlibrojn; sed lignaj ĉevaloj kaj glavo ĉe la zono plaĉis al li. Mi eĉ ne mencias la batalionojn, kiuj pasis surstrate, kaj li alkuris vidi; ĉiuj infanoj tion faras. Sed ne ĉiuj havas la okulojn, kiel ĉi tiu. Ĉe neniu infano mi vidis la ekstreman plezuron kun kiu li ĉeestis la iradon de la soldataro kaj aŭdis la ritman tamburadon.
– Rigardu, paĉjo! rigardu!
– Mi vidas, mia filo!
– Rigardu la komandanton! Rigardu la ĉevalon de la komandanto! Rigardu la soldatojn!
Unu tagon li frumatene ludis korneton per la mano; mi donacis al li metalan korneteton. Mi aĉetis al li plumbajn soldatetojn, bildojn pri bataloj, kiujn li longe rigardadis kaj volis, ke oni klarigu al li pri iu artileria ilo, pri iu falinta soldato, pri alia soldato kun levita glavo, kaj lia tuta simpatio direktiĝis al tiu kun levita glavo. Unu tagon (naiva aĝo!) li senpacience demandis:
– Sed paĉjo, kial li ne tuj faligas la glavon?
– Mia filo, tio estas bildo.
– Sed kial do li sin bildigis?
Mi ridis pri la miskompreno kaj klarigis al li, ke ne la soldato sin bildigis sur la papero, sed la desegnisto, kaj mi devis klarigi ankaŭ, kio estas desegnisto kaj kio estas bildo: nome, la scivolemo de Capitu.
Tiaj estis la ĉefaj infanaj agoj: post unu plia mi finos la ĉapitron. Unu tagon, en la bieneto de Escobar, li trovis katon, kiu havis raton kuŝantan en sia buŝo. La kato nek lasis la kaptitaĵon, nek vidis manieron forkuri. Ezequiel nenion diris, li haltis, kaŭriĝis kaj rigardadis. Vidinte lin tiel atenta, ni demandis al li de malproksime, pri kio temas; li signis, ke ni silentu. Escobar konkludis:
– Eble temas pri la kato, kiu kaptis raton. Ratoj plu abundas en mia hejmo, diable. Ni vidu.
Ankaŭ Capitu volis vidi la filon; mi akompanis ilin. Efektive, tio estis kato kaj rato, banala afero, seninteresa kaj nealloga. La sola aparta cirkonstanco estis tio, ke la rato estis vivanta, baraktanta, kaj mia etulo ensorĉita. Cetere, la momento estis mallonga. Tuj kiam ĝi perceptis, ke ĉeestas pli da homoj, la kato sin pretigis por kuri; la knabo, ne deturnante de ĝi la okulojn, faris al ni alian silentigan signon; kaj ne povus esti pli da silento. Mi preskaŭ diris religieca silento, mi forstrekis la vorton, sed jen mi ĉi tie ĝin remetas, ne nur por esprimi la kompletecon de la silento, sed ankaŭ pro tio, ke en tiu ago de kato kaj rato estis io, kio kaptis homon kiel rito. La sola brueto estis la lastaj ŝrikoj de la rato, cetere tre malfortaj; ĝiaj kruroj apenaŭ moviĝetis, kaj senorde.
Iom ĝenita, mi manfrapis, por forkurigi la katon, kaj la kato forkuris. La aliaj homoj eĉ ne havis tempon malhelpi min, Ezequiel ĉagreniĝis.
– Domaĝe, paĉjo!
– Kial? Nun la rato jam estas manĝita.
– Ja, sed mi volis vidi.
La aliaj du ridis; mi mem amuziĝis.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.