La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DOM CASMURRO

Aŭtoro: Machado de Assis

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 127: LA BARBIRO

Proksime al mia hejmo estis barbiro, kiu konis min laŭvide, amis ribekon kaj ne tute mise ludis. En la momento, kiam mi preterpasis, li sonigis iun pecon. Mi haltis sur la trotuaro por aŭskulti ĝin (ĉio taŭgas kiel preteksto al turmentata koro), li vidis min kaj plu ludis. Li ne atentis pri unu kliento, poste pri alia, kiuj tien venis, malgraŭ la horo kaj la fakto, ke estis dimanĉo, por fordoni la vizaĝojn al lia razilo. Li perdis ilin sed ne perdis eĉ unu muziknoton; li ludis por mi. Ĉi tiu komplezo igis min malkaŝe veni ĝis la pordo de la oficejo, fronte al li. Malantaŭe mi vidis, ke brunhaŭta junulino levas indienan kurtenon, kiu fermis la internon de la domo, kaj ŝi portis helan robon kaj floron sur la haroj. Si estis lia edzino; mi supozas, ke ŝi perceptis min de interne kaj venis danki al mi per sia ĉeesto, por la komplezo, kiun mi faris al la edzo. Se mi ne eraras, ŝi eĉ diris tion per la okuloj. Koncerne la edzon, li nun ludis plej fervore; li vidis nek la edzinon, nek la klientojn, li kroĉis la vizaĝon al la muzikilo, transigis la animon al la arĉo kaj ludadis, ludadis...

Dieca arto! Ekformiĝis grupo, mi lasis la pordon de la oficejo kaj piediris hejmen; mi enkoridoriĝis kaj supreniris la ŝtuparon senbrue. Mi neniam forgesis la okazaĵon kun tiu barbiro, ĉu pro tio, ke ĝi ligiĝis al grava momento en mia vivo, ĉu pro ĉi tiu maksimo, kiun kompilantoj rajtas preni de ĉi tie kaj enmeti en lernejajn librojn. La maksimo estas, ke homoj malrapide forgesas la bonajn agojn de ili faritajn, kaj fakte eĉ neniam ilin entute forgesas. Kompatinda barbiro! Tiuvespere li maltrafis du razojn, kiuj estus la pano en la sekvonta tago, nur pro la aŭskultado de preterpasanto. Supozu vi nun, ke ĉi tiu, anstataŭ foriri, kiel mi foriris, restus ĉe la pordo, aŭskultante lin kaj amindumante lian edzinon; tiuokaze li tuta kunfandiĝus kun la arĉo, kun la ribeko kaj diece ludus. Dieca arto!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.