La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
DOM CASMURROAŭtoro: Machado de Assis |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Subite, mi aŭdis kriantan voĉon en la najbara domo:
– Capitu!
Kaj en la korto:
– Panjo!
Kaj denove en la domo:
– Venu ĉi tien!
Mi ne povis reteni min. La kruroj malsuprenirigis min je la tri ŝtupoj, kiuj kondukis al la bieneto, kaj ili venigis min al la najbara korto. Tio estis ilia kutimo, posttagmeze kaj ankaŭ matene. Kruroj estas ankaŭ homoj, tamen malsupraj nur rilate brakojn, kaj ili mem sin gvidas, kiam ilin ne regas per ideoj la kapo. Miaj kruroj iris ĝis la muro. Tie ekzistis pordo, kiun mia patrino almetis, kiam Capitu kaj mi estis infanoj. La pordo ne havis ŝlosilon, nek klinkon; oni ĝin malfermis per puŝo unuflanke, aŭ per tiro aliflanke, kaj oni ĝin fermis per la pezo de ŝtono pendanta de ŝnuro. Gi estis preskaŭ ekskluzive nia. Kiam infanoj, ni ludis vizitojn, frapante unuflanke kaj respondante aliflanke per multe da kliniĝoj. Kiam la pupoj de Capitu malsaniĝis, tiam la kuracisto estis mi. Mi venis en ŝian korton kun stango sub la brako, por imiti la bastonegon de D-ro Joao da Costa; mi palpis al la malsanulo la pulson, kaj petis, ke li montru la langon. “Li estas surda, la kompatinda!”, ekkriis Capitu. Tiam mi frotis la mentonon, kiel la doktoro, kaj fine ordonis, ke oni apliku hirudojn aŭ vomigilon: tio estis la kutima preskribo de la kuracisto.
– Capitu!
– Panjo!
– Ĉesu skrapi la muron; venu ĉi tien.
La voĉo de la patrino estis nun pli proksima, kvazaŭ ĝi venus jam de la malantaŭa dompordo. Mi volis iri al la korto, sed la antaŭe paŝemaj kruroj nun ŝajnis gluitaj al la grundo. Fine, mi ekpenis, puŝis la pordon kaj eniris. Capitu staris apud la divida muro, turniĝinta al ĝi, kaj strekadis per najlo. La bruo de la pordo igis ŝin rigardi malantaŭen; vidinte min, ŝi apogiĝis al la muro, kiel se ŝi volus kaŝi ion. Mi paŝis al ŝi; kompreneble, mi havis nekutiman sintenon, ĉar ŝi venis al mi kaj zorgoplene demandis:
– Kio estas al vi?
– Mi? Nenio.
– Ne nenio; io okazas al vi.
Mi emis insisti, ke nenio, sed al mi mankis la lango. Mi tuta estis okuloj kaj koro, kaj ĉi-foje la koro certe saltos el la buŝo. Mi ne povis forturni la okulojn de tiu dekkvarjara estulo alta, forta kaj diketa, vestita per strikta, iom senkoloriĝinta indiena robo. La densaj haroj etendiĝis sur ŝia dorso, kombitaj kiel du ŝnurplektaĵoj, kun la ekstremoj ligitaj inter si, laŭ la tiama modo. Si estis brunhaŭta, kun helaj, grandaj okuloj, rekta, longa nazo, maldika buŝo kaj larĝa mentono. Malgraŭ iuj krudaj laboroj, la manoj estis ame zorgitaj; ili ne odoris je delikataj sapoj, nek je tualetaj aromakvoj, sed per puta akvo kaj ordinara sapo ŝi havis ilin ĉiam senmakulaj. Si portis ŝuojn el turka tolo, malaltajn kaj malnovajn, kiujn ŝi mem iom flikis.
– Kio estas al vi? – ŝi ripetis.
– Nenio – mi fine balbutis. Kaj mi tuj aldonis:
– Gi estas novaĵo.
– Novaĵo pri kio?
Mi pensis diri al ŝi, ke mi iros en seminarion, kaj sekve observi la impreson sur ŝi. Se tio konsternos ŝin, tiam fakte ŝi amas min; se ne, tiam ŝi ne amas. Sed tiu tuta penso estis malklara kaj rapida; mi sentis, ke mi ne povas klare paroli, nun mi havis la rigardon konfuza...
– Do?
– Viscias...
Subite, mi rigardis la muron, la lokon kie ŝi strekis, skribis aŭ skrapis, laŭ la diro de la patrino. Mi vidis nekompletajn strekojn, kaj memoris la movon, kiun ŝi faris por kaŝi ilin. Tiam, mi volis vidi ilin de proksime, kaj mi alpaŝis. Capitu min kaptis, sed pro timo, ke mi liberiĝos, aŭ por alimaniere eviti la aferon, ŝi antaŭkuris kaj forviŝis la skribaĵon. Tio same efikis kiel bruligi en mi la deziron legi ĝin.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.