La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
DOM CASMURROAŭtoro: Machado de Assis |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Jose Dias traktis min kun zorgemo patrina kaj servemo sklava. La unua atingo en mia infana aĝo, tuj kiam mi scipovis piediri, estis forsendi vartiston; li mem fariĝis vartisto, akompanis min straten. Li zorgadis pri miaj aferoj hejme, pri miaj libroj, pri miaj ŝuoj, pri mia higieno kaj pri mia prozodio. Je la okjara aĝo miaj pluraloj foje malhavis la ĝustan formon, li ilin korektis, iom serioze, por aŭtoritatigi la instruon, iom ride, por ricevi pardonon pro la korekto. Li tiel helpis la instruiston pri elementa lingvolernado. Poste, kiam pastro Cabral instruis al mi la latinan lingvon, la sanktajn doktrinon kaj historion, tiam li ĉeestis la lecionojn, faris ekleziecajn komentojn kaj fine demandis la pastron: “ĉu ne vere, ke nia juna amiko rapide progresas?” Li nomis min “fenomeno”, li diradis al mia patrino, ke li iam konis tre inteligentajn knabojn, sed ke mi superis ĉiujn tiujn, kaj ke krome, se oni konsideras la aĝon, mi jam posedas iom da solidaj moralaj kvalitoj. Kvankam mi ne bone taksis la valoron de tiu alia laŭdo, tamen mi ŝatis ĝin; ĝi ja estis laŭdo.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.