La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DOM CASMURRO

Aŭtoro: Machado de Assis

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 147: RETROSPEKTIVA EKSPOZICIO

Vi jam scias, ke mia animo, eĉ se ĝi estis plej ĉifita, ne restis flanken ĵetita, kiel pala, soleca floro. Mi ne tiel ĝin kolorigis, aŭ senkolorigis. Mi vivis kiel eble plej bone, kaj ne mankis al mi amikinoj, kiuj konsolis min koncerne la unuan amikinon. Tiuj estis mallongdaŭraj kapricoj, fakte. Ili min forlasis mem, kiel homoj, kiuj vizitas retrospektivan ekspozicion kaj laciĝas de la rigardado, aŭ senlumiĝas la salono. Nur unu el tiuj vizitantoj disponis kaleŝon ĉe la pordo kaj koĉeron en livreo. La aliaj modeste, piede alvenis, kaj se pluvis mi iris al la placo por venigi luĉaron, kaj mi enkondukis ilin, kun grandaj adiaŭoj kaj plej grandaj rekomendoj.

– Ĉu vi kunportos la katalogon?

– Mi kunportos; ĝis morgaŭ.

– Gis morgaŭ.

Ili ne plu revenis. Mi restadis ĉe la pordo, en atendado, mi paŝadis ĝis la stratangulo, mi serĉadis, rigardadis la horloĝon kaj vidis nenion kaj neniun. Tiam, se aperis alia vizitantino, tiam mi prezentis al ŝi la brakon, ni eniris, mi montris al ŝi la pejzaĝojn, la historiajn aŭ alispecajn pentraĵojn, akvarelon, paŝtelon, gouache[88], kaj ankaŭ ĉi tiu laciĝis kaj foriris kun la katalogo enmane...


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.