|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() DOM CASMURROAŭtoro: Machado de Assis |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
Mi sondis ĉe Jose Dias pri la nova sinteno de mia patrino; li miris. Okazis nenio, nenio povus okazi, se tiom da senĉesaj laŭdoj li aŭdis pri “la bela kaj virta Capitu”.
– Nu, kiam mi aŭdas ilin, ankaŭ mi kunkorusas; sed komence mi hontegis. Al homo kiel mi, kiu malkonfesis tiun ĉi geedziĝon, estis penige akcepti, ke ĝi estis ia vera ĉiela bono. Kia digna sinjorino montriĝis la petolema infano de Matacavalos! ŝia patro nin iom disigis, antaŭ ol ni bone konis nin reciproke, sed ĉio finiĝis feliĉe. Nu, sinjoro, kiam S-ino Gloria laŭdas sian bofilinon kaj baptaninon...
– Do, panjo?...
-Ja!
– Sed kial ŝi de tiom longe ne vizitas nin?
– Mi pensas, ke ŝi lastatempe pli suferas de sia reŭmatismo. Ĉi-jare estas ofte tre malvarme... Pensu pri ŝia afliktiĝo, ĉar ŝi antaŭe paŝadis la tutan tagon; nun ŝi devas resti kvieta, apud la frato, kiu siavice havas sian malsanon...
Mi emis rimarkigi al li, ke tiu kialo klarigis la ĉesigon de vizitoj, kaj ne la malvarmon, kiam ni venis al Matacavalos; sed mi ne tiom plilongigis la intimecon kun la adoptito. Jose Dias petis vidi nian “profeteton” (tiel li kutime nomis Ezequieln) kaj faris al li la kutimajn karesojn. Ĉi-foje li parolis laŭ biblia maniero (poste mi sciis, ke li foliumis la libron de Ezequiel en la antaŭa tago) kaj demandis: “Kiel vi fartas, filo de homo?” “Diru al mi, filo de homo, kie estas viaj ludiloj?” “ĉu vi volas dolĉaĵon, filo de homo?”
– Kiu estas tiu filo de homo? – Capitu ĝenite demandis.
– Tio estas biblia esprimo.
– Mi do ne ŝatas ĝin – ŝi rediris, krude.
– Vi pravas, Capitu – konsentis la adoptito. – Vi ne povas kalkuli, kiel la Biblio estas plena de krudaj, maldelikataj esprimoj. Mi tiel parolis por varii... Kiel vi fartas, mia anĝelo? Mia anĝelo, kiel mi paŝas surstrate?
– Ne – Capitu interrompis – ; mi nun klopodas forigi de li tiun kutimon imiti aliajn homojn.
– Sed estas tre ĉarme; kiam li imitas miajn movojn, tiam ŝajnas mi mem, kiam mi estis infano. Antaŭ kelkaj tagoj li faris geston kiel S-ino Gloria, tiel trafe, ke ŝi rekompense kisis lin. Do, kiel mi paŝas?
– Ne, Ezequiel – mi diris – , panjo ne permesas.
Mi mem trovis tiun kutimon malbela. Iuj movoj jam pli ripetiĝadis, kiel tiuj de la manoj kaj piedoj de Escobar; lastatempe li eĉ turnis la kapon kiel li, kiam li parolis, kaj kiel li lasis ĝin fali, kiam li ridis. Capitu riproĉadis, sed la knabo estis diable petola; ni apenaŭ transiris al lia temo, kaj li saltis en la mezon de la vizitĉambro kaj diris al Jose Dias:
– Vi paŝas ĉi tiel.
Ni ne povis eviti ridon, mi eĉ pli ol la aliaj. La unua homo, kiu serioziĝis, kiu lin riproĉis kaj vokis lin al si, tiu estis Capitu.
– Mi ne volas tion, ĉu vi aŭdis?
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.