La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DOM CASMURRO

Aŭtoro: Machado de Assis

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 98: KVIN JAROJ

Venkis racio; mi iris al studado. Mi pasigis la dekokan, la deknaŭan, la dudekan, la dudekunuan jaraĝojn; je la dudek-dua mi estis bakalaŭro pri juro.

Ĉio ŝanĝiĝis ĉirkaŭ mi. Mia patrino decidis maljuniĝi; eĉ tiel la blankaj haroj aperadis malvolonte, iom post iom, kaj dise; la kufo, la roboj, la malaltaj, silentaj ŝuoj estis tiuj samaj kiel en la tempo pasinta. Onklo Cosme malsanis je la koro, kaj estis ripozonta. Kuzino Justina estis nur pli maljuna. Ankaŭ Jose Dias, sed ne tiom, ke li ne faris al mi la komplezon ĉeesti mian diplomiĝon kaj malsupreniri la montaron, facile kaj vigle, kiel se la bakalaŭro estus li. La patrino de Capitu forpasis, la patro emeritiĝis en tiu sama posteno, pro kiu li volis eksiĝi de la vivo.

Escobar komencis komercadon de kafo, post kiam li laboris dum kvar jaroj ĉe unu el la unuaj komercdomoj en Rio de Janeiro. Kuzino Justina opiniis, ke li flegis la ideon inviti mian patrinon al dua edziniĝo; sed se tiu ideo okazis, tamen oni nepre ne forgesu la grandan aĝodiferencon. Eble vi pensis nur pri asociiĝo al ŝi en liaj unuaj komercaj entreprenoj, kaj fakte, pro mia peto, mia patrino pruntedonis al li iom da mono, kiun li al ŝi redonis tuj kiam eble, ne sen ĉi tiu kritiko: “S-ino Gloria estas timema kaj senambicia.”

Disiĝo ne malvarmigis nin. Li estis peranto en la interŝanĝado de leteroj inter mi kaj Capitu. De kiam li vidis ŝin, li tre kuraĝigis min koncerne nian amaferon. La rilatoj, kiujn li starigis kun la patro de Sancha eĉ pli proksimigis tiujn kun Capitu, kaj igis lin servi nin ambaŭ kiel amiko. Komence, estis al ŝi malfacile akcepti lin, ŝi preferis Jose Dias, sed Jose Dias estis al mi ne alloga, pro restinta infana respekto. Escobar venkis; kvankam ŝi hontis, tamen Capitu liveris al li la unuan leteron, kiu estis patrino kaj avino de aliaj leteroj. Eĉ post sia edziĝo li ne ĉesigis la komplezon... Li ja edziĝis – divenu vi al kiu – li edziĝis al la bona Sancha, la amikino de Capitu, preskaŭ ŝia fratino, tiel ke foje, en skribaĵo, ŝi nomis ĉi tiun “mia bofratineto”. Tiel formiĝas estimoj kaj parencaj ligoj, aventuroj kaj libroj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.