La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
DOM CASMURROAŭtoro: Machado de Assis |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Kiam mi revenis hejmen, estis vespere. Mi venis rapide, sed ne tiel, ke mi ne pensis pri la vortoj, kiujn mi uzos por paroli al la adoptito. Mi mense formulis la peton, elektante la dirotajn vortojn, kaj ilian tonon, inter krudo kaj grandanimeco. En la bieneto, antaŭ ol enveni hejmen, mi ripetis ilin al mi mem, poste laŭte, por konstati, ĉu ili estas konvenaj kaj ĉu ili plenumas la rekomendojn de Capitu: “Mi nepre devas paroli al vi morgaŭ; elektu lokon kaj informu min.” Mi ilin eldiris malrapide, kaj eĉ pli malrapide la vorton nepre, kvazaŭ mi substrekus ilin. Ree mi ilin ripetis, kaj tiam mi trovis ilin tro sekaj, preskaŭ krudaj, kaj, sincere, ne konvenaj por bubo, se direktitaj al matura viro. Mi decidis elekti aliajn kaj mi ekhaltis.
Fine, mi diris al mi, ke la vortoj eble taŭgas, sufiĉos diri ilin per neofenda tono. Kaj tion pruvis la fakto, ke mi denove ripetis ilin, kaj ili sonis preskaŭ petege. Sufiĉos ne tro pezigi ilin, ne tro dolĉigi, resti mezvoje. “Kaj Capitu pravas”, mi pensis, “la domo al mi apartenas, li estas nura adoptito... Li estas lerta, kaj tute bone li povas labori por mi, kaj malfari la planon de panjo.”
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.