La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DOM CASMURRO

Aŭtoro: Machado de Assis

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 21: KUZINO JUSTINA

En la verando, mi renkontis kuzinon Justina, kiu promenis de unu flanko al la alia. Si venis al la ĉeŝtupara plataĵo kaj demandis, kie mi estis.

– Mi estis ĉi-proksime, babilante kun S-ino Fortunata, kaj mi distriĝis. Estas malfrue, ĉu? ĉu panjo demandis pri mi?

– Si demandis, sed mi diris, ke vi jam venis.

La mensogo mirigis min, kaj same la sincereco de la informo. Kuzino Justina ne kutimis kaŝiĝi sub kapuĉo, male, ŝi sincere diradis al Petro ĉion malbonan, kion ŝi pensis pri Paŭlo, kaj same al Paŭlo pri Petro; sed konfesi mensogon ŝajnis al mi novaĵo. Si estis pli ol kvardekjara, malgrasa, pala, maldik-lipa kaj scivolokula. Si loĝis ĉe ni pro bonvolemo de mia patrino, kaj ankaŭ pro intereso; mia patrino volis havi ĉe si intiman sinjorinon, kaj ŝi preferis parencinon ol fremdulinon.

Ni kune promenis dum kelkaj minutoj en la verando, sub la lumo de olelampo. Si volis scii, ĉu mi ne forgesis la ekleziecajn projektojn de mia patrino, kaj, ĉar mi respondis, ke ne, tiam ŝi demandis pri mia alvokiĝo al pastra vivmaniero. Mi singarde respondis:

– Pastra vivmaniero estas tre bela.

– Jes, bela; sed mi demandas, ĉu vi emas fariĝi pastro – ŝi ride klarigis.

– Mi emas tion, kion panjo volas.

– Kuzino Gloria tre deziras, ke vi ordiniĝu, sed eĉ se ŝi ne dezirus, iu homo ĉi-hejme tion enkapigus al ŝi.

– Kiu?

– Nu, kiu! Kiu povus esti? Ne kuzo Cosme, li ne zorgas pri tio; ankaŭ ne mi.

– Ĉu Jose Dias? – mi konkludis.

– Kompreneble. Mi demande sulkigis la frunton, kiel se mi nenion scius. Kuzino Justina kompletigis la informon, dirante, ke ankoraŭ tiun posttagmezon Jose Dias rememorigis mian patrinon pri la malnova promeso.

– Laŭ la pasado de tagoj, kuzino Gloria eble forgesos la promeson; sed kiel forgesi, se iu daŭre, insiste al ŝiaj oreloj parolos pri seminario? Kaj liaj paroladoj, la laŭdoj al la Eklezio, kaj la asertoj, ke pastra vivo estas mirinda, ĉio per tiuj vortoj, kiujn nur li konas, kun tiu afektado... Observu, ke tio celas nur malbonon, ĉar li estas tiel religiema kiel ĉi tiu olelampo. Nu, vere, ankoraŭ hodiaŭ. Vi ne ĉesu vin gardi... Hodiaŭ posttagmeze li parolis tiel, ke vi ne povus imagi...

– Sed ĉu li parolis pro iu motivo? – mi demandis, kun la intenco, ke ŝi raportu la malkaŝon de mia amindumo kun la najbarino.

Si ne raportis; ŝi nur indikis geste, ke estas io alia, kion ŝi ne povas diri. Denove ŝi rekomendis, ke mi ne ĉesu gardi min, kaj reesprimis la tutan malbonon, kiun ŝi atribuis al Jose Dias, kaj tio ne estis malmulte, nome, ke li estas intriganto, flatema, senskrupula, kaj malgraŭ la ŝelo de ĝentileco, krudulo. Post iom da tempo, mi diris:

– Kuzino Justina, ĉu vi povus fari ion?

– Kion?

– Ĉu vi povus... Supozu, ke mi ne emas pastriĝi... Ĉu vi povus peti panjon...

– Nepre ne – ŝi tuj interrompis – ; kuzino Gloria havas tiun aferon firme en la kapo, kaj nenio en la mondo ŝanĝos ŝian decidon; nur la tempo. Vi ankoraŭ estis etulo, kaj ŝi jam diris tion al ĉiuj niaj amikoj aŭ nur konatoj. Ja revivigi ŝian memoron mi ne emas, ĉar mi ne agas por aliula malfeliĉo, sed, male, peti ion alian, tion mi ne petos. Se ŝi nur demandus min; se ŝi dirus: “Kuzino Justina, kion vi opinias?”, tiam mia respondo estus: “Kuzino Gloria, mi pensas, ke se li emas pastriĝi, konsentite; sed se li ne emas, plej bone estas eviti”. Tion mi dirus kaj diros, se ŝi iam pridemandos min. Tamen, paroli al ŝi sen invito, tion mi ne faros.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.