La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DOM CASMURRO

Aŭtoro: Machado de Assis

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 87: LA ĈARO

Mi atingis la lastan ŝtupon kaj ideo al mi eniris en la cerbon, kvazaŭ ĝi atendis min inter la kradoj de la pordeto. Mi memore aŭdis la parolojn de la patro de Manduca, kiam li petis, ke mi ĉeestu la enterigon en la sekva tago. Mi haltis sur la ŝtupo. Mi pripensis dum momento; jes, mi povus ĉeesti la sepulton, mi petos de mia patrino, ke ŝi luigu al mi ĉaron...

Ne supozu vi, ke tio estis mia deziro veturi per ĉaro, se oni konsideras, ke mi ŝatas veturadon. Kiam mi estis infano, mi memoras, ke mi ofte veturis kun mia patrino al vizitoj amikaj aŭ formalaj, kaj al meso, se pluvis. Gi estis malnova ĉaro de mia patro, kiun ŝi konservis, kiom eble. La ĉarkondukisto, kiu estis nia sklavo, same maljuna kiel la ĉaro, vidis min ĉe la pordo, vestita, atendanta mian patrinon kaj diris ride:

– Patro Johano kondukos la etan mastron!

Kaj ne malofte mi rekomendis al li:

– Johano, malrapidigu la bestojn, iru senurĝe.

– Al S-ino Gloria tio ne plaĉas.

– Sed iru senurĝe!

Oni komprenu, ke tio celis ĝuadon en la ĉaro, ne vantecon, ĉar ne eblis vidi la homojn en ĝi. Gi estis malnova, malmoderna durada ĉaro, mallarĝa kaj mallonga, kun du ledaj kurtenoj antaŭe, kiuj flanken glitiĝis, kiam oni bezonis eniri aŭ eliri. Ĉiu kurteno havis vitraĵon, tra kiu al mi plaĉis rigardi eksteren.

– Sidiĝu, Benĉjo!

– Lasu min rigardi, panjo!

Kaj kiam mi estis malgranda, mi staris, almetis la vizaĝon al la vitraĵo kaj vidis la ĉarveturigiston kun siaj grandaj botoj, rajdanta la maldekstran mulon kaj tenanta la bridrimenon de la alia; en la mano li portis dikan, longan vipon. Ĉio estis malkomforta, la botoj, la vipo kaj la muloj, sed li ŝatis tion, kaj same mi. Ambaŭflanke mi vidis, ke pasas domoj, kun aŭ sen vendejoj, fermitaj aŭ malfermitaj, kun aŭ sen homoj, kaj surstrate homoj iradis tien kaj reen, aŭ ili transpasis antaŭ la ĉaro, per larĝaj aŭ etaj paŝoj. Kiam okazis embaraso, fare de homoj aŭ de bestoj, tiam la ĉaro ekhaltis, kaj la spektaklo estis aparte interesa; homoj starantaj sur la trotuaro aŭ ĉe la dompordoj rigardis la ĉaron kaj interparolis, kompreneble pri tio, kiu sidas interne. Laŭgrade kiel mi fariĝis pli aĝa, mi imagis, ke ili divenas kaj diras: “Tio estas tiu sinjorino de Strato Matacavalos, kiu havas filon, nome Benĉjo...”

La ĉaro tiel kongruis kun la kaŝiĝema vivo de mia patrino, ke kiam jam estis neniu alia simila al ĝi, tamen ni plu veturis en ĝi, kaj oni menciis ĝin surstrate kaj en la kvartalo kiel “la antikvan ĉaron”. Fine, mia patrino konsentis forlasi ĝin, sed ne tuj vendis ĝin; ŝi rezignis pri ĝi nur tial, ke la elspezoj pro subtenado ŝin devigis. La kialo konservi ĝin senuze estis ekskluzive sentimentala; ĝi estis rememoro pri la edzo. Ĉio, kio venis de mia patro estis konservita kvazaŭ peco de li, restaĵo de la persono, la animo mem, kompleta kaj pura. Sed la uzado, tiu devenis ankaŭ de tradiciemo, kiun ŝi konfesis al amikoj. Mia patrino tiel bone esprimis sian fidelecon al malnovaj kutimoj, malnovaj modoj. Si havis sian muzeon de relikvaĵoj, neuzatajn kombilojn, pecon de mantelo, kuprajn monerojn de 1824 kaj 1825, kaj por ke ĉio estu antikva, eĉ sin mem ŝi emis maljunigi; sed mi jam diris, ke koncerne ĉi tion, ŝi ne atingis ĉion, kion ŝi celis.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.