La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DOM CASMURRO

Aŭtoro: Machado de Assis

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 143: LASTA SUPERLATIVO

Tiu ne estis la lasta superlativo de Jose Dias, li havis aliajn, kiujn ne indas skribi ĉi tie, ĝis venis la lasta, la plej bona, la plej dolĉa, tiu, kiu faris el lia morto pecon de vivo. Tiam li loĝis ĉe mi; kvankam mia patrino lasis al li etan memoraĵon, li diris al mi, ke kun heredaĵo aŭ sen ĝi, li ne disiĝus de mi. Eble li esperis ĉeesti mian sepulton. Li korespondadis kun Capitu kaj petis, ke ŝi sendu al li portreton de Ezequiel; sed Capitu ĉiam prokrastadis la poŝtan sendon, ĝis li petis plu nenion, krom la koro de la juna lernanto; li petis ankaŭ, ke ŝi nepre parolu al Ezequiel pri la malnova amiko de ties patro kaj avo, “destinita de la ĉielo por ami la saman sangon”. Tiel li prizorgis la trian generacion; sed morto alvenis antaŭ ol Ezequiel. La malsano estis rapida. Mi venigis homeopatian kuraciston.

– Ne, Benĉjo – li diris – ; sufiĉas alopato; sub ĉiuj skoloj oni mortas. Krome, tiuj estis junaĝaj ideoj, kiujn la tempo forportis; mi konvertiĝas al la kredo de miaj gepatroj. Alopatio estas la katolikismo de Medicino...

Li serene mortis, post mallonga agonio. Iom antaŭ la morto, li aŭdis, ke la ĉielo estas belega, kaj li petis, ke oni malfermu la fenestron.

– Ne, la aero eble kaŭzos al vi damaĝon.

– Kian damaĝon? Aero estas vivo.

Ni malfermis la fenestron. Fakte, la ĉielo estis blua kaj hela. Jose Dias iom leviĝis kaj rigardis eksteren; post kelka tempo, li lasis fali la kapon, murmurante: Belega! ĉi tiu estis la lasta parolo de li eligita en ĉi tiu mondo. Kompatinda Jose Dias! Kial mi neus, ke mi priploris lin?


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.