La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
DOM CASMURROAŭtoro: Machado de Assis |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Kiam mi restis sola, estus nature preni la kafon kaj ĝin trinki. Nu, tute ne; mi tiam perdis la emon morti. Morto estus solvo; mi ĵus trovis alian solvon, eĉ pli bonan, ĉar ĝi estis nedefinitiva kaj lasis malfermitan pordon por riparo, se tiel devus okazi. Mi ne diris pardonon, sed riparon, nome justaĵon. Kial ajn mi tion faris, tamen mi rifuzis morton, kaj atendis la revenon de Capitu. Si revenis pli malfrue ol kutime; mi eĉ timis, ke ŝi iris al la hejmo de mia patrino, sed ne.
– Mi konfidis al Dio ĉiujn miajn ĉagrenojn – Capitu diris, kiam ŝi revenis de la preĝejo – ; mi sentis en mi mem, ke nia disiĝo estas neevitebla, kaj mi estas je via dispono.
Si tion diris kun kvazaŭ maskitaj okuloj, kiel se ili atendus ian rifuzan aŭ retenan geston. Si kalkulis pri mia malforteco aŭ pri mia ebla dubo pri la patreco de la alia viro, sed ĉio fiaskis. Ĉu eventuale ekzistis en mi ia nova homo, ia ulo, kiu nun aperis, pro novaj, fortaj impresoj lin montrantaj? Tiuokaze, li estus nur kaŝita homo. Mi respondis, ke mi pensos kaj ke ni faros tion, kion mi decidos. Vere mi diras al vi, ke estis jam ĉio decidita kaj farita.
Intertempe, mi rememoris la parolojn de la mortinta Gurgel, kiam li hejme montris la portreton de sia edzino, similan al Capitu. Vi certe memoras pri ĝi; se ne, relegu la ĉapitron, kies numeron mi ĉi tien ne metas, ĉar mi jam ne memoras, sed ĝi ne restis longe for. Ili resumiĝas per la aserto, ke ekzistas tiaj neklarigeblaj similecoj... En tiu tago kaj en la sekvantaj tagoj Ezequiel venis al mi en la kabineton kaj la vizaĝtrajtoj de la etulo klare pensigis pri la alia homo, aŭ mi ĉiam pli atentis pri tio. Krome, mi rememoris malprecizajn, forajn okazaĵojn, parolojn, renkontiĝojn kaj incidentojn, ĉion al kio mia blindeco ne almetis suspektemon kaj al kio forestis mia malnova ĵaluzo. Unufoje, kiam mi renkontis ilin solaj kaj silentaj, alifoje sekreto, kiu min ridigis, unu ŝia eldiraĵo dum sonĝo, ĉiuj tiuj rememoraĵoj nun iom post iom venis, tiel interpuŝe, ke ili min konsternis... Kaj kial mi ne strangolis ilin unu tagon, kiam mi deturnis la okulojn de la strato, kie staris du hirundoj sur telegrafdrato? En la domo, miaj aliaj hirundoj staris en la aero, kun la okuloj fiksitaj unu sur la alia, sed tiel singarde, ke ili tuj malfiksiĝis kaj sonis al mi amika, gaja diraĵo. Mi raportis al ili pri la amindumado de la eksteraj hirundoj kaj ili amuziĝis; Escobar deklaris, ke laŭ li estus pli oportune se hirundoj, anstataŭ staradi sur drato, kuŝus kuirite sur la manĝotablo. “Mi neniam manĝis ties ovojn, – li plu diris, – sed certe ili estas bongustaj, se ĉinoj tion inventis.” Kaj ni plu parolis pri ĉinoj kaj pri klasikaj aŭtoroj, kiuj menciis ilin, dum Capitu, konfesinte, ke ni ŝin enuigas, foriris al aliaj taskoj. Nun mi rememoris ĉion, kio tiutempe ŝajnis al mi nenio.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.