La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DOM CASMURRO

Aŭtoro: Machado de Assis

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 105: LA BRAKOJ

ĉio cetera bone fluis. Capitu emis ridi kaj amuziĝi kaj en la unuaj tempoj, kiam ni promenis aŭ ĉeestis spektaklojn, ŝi estis kvazaŭ birdo elkaĝiĝinta. Si ornamis sin ĉarme kaj modeste. Kvankam ŝi amis juvelojn, kiel aliaj junulinoj, tamen ŝi volis, ke mi al ŝi ne aĉetu multajn, nek multekostajn, kaj unu tagon ŝi tiel afliktiĝis, ke mi promesis aĉeti plu neniun; sed tio daŭris nur mallongan tempon.

Nia vivo estis pli-malpli trankvila. Kiam ni ne kunestis kun la familio aŭ kun amikoj, aŭ se ni ne ĉeestis iun spektaklon aŭ privatan vesperkunvenon (kaj ĉi tiuj estis maloftaj), tiam ni pasigis vesperojn ĉe nia fenestro en Gloria, rigardante la maron kaj la ĉielon, la ombron de montaroj kaj de ŝipoj, aŭ homojn irantajn sur la plaĝo. Foje mi rakontadis al Capitu la historion de la urbo, foje mi informis ŝin pri astronomio; informoj de amatoro, kiujn ŝi aŭskultis atente kaj scivole, ne ĉiam tiom, ke ŝi ne iom dormetis. Si ne scipovis ludi pianon kaj lernis tion post edziniĝo, kaj rapide, kaj post nelonge ŝi ludis en amikaj hejmoj. En Gloria, tio estis unu el niaj amuziĝoj; ŝi ankaŭ kantadis, sed malmulte kaj malofte, ĉar ŝi ne posedis taŭgan voĉon; unu tagon ŝi venis al la kompreno, ke estas pli oportune tute ne kanti, kaj ŝi plenumis la decidon. Dancon ŝi amis, kaj ŝi zorge sin ornamis, okaze de balo; la brakoj... La brakoj meritas alineon.

Ili estis belaj kaj en la unua vespero, kiam ŝi tenis ilin nudaj en balo, tiam miaopinie ne estis en la tuta urbo egalaj brakoj, eĉ ne la viaj, legantino, kiuj tiam estis knabinaj, se entute jam naskiĝintaj, sed probable ili estis ankoraŭ en marmoro, de kio ili devenis, aŭ en la manoj de la dia skulptisto. Ili estis la plej belaj tiunokte, en tia grado, ke ili min plenigis per tenereco. Mi apenaŭ babilis kun aliaj homoj. Mi nur vidis ilin, eĉ se ili interplektiĝis kun aliulaj frakoj. Tiel ne okazis en la dua balo; kiam mi vidis, ke viroj senlace ilin rigardadas, ilin serĉadas, preskaŭ ilin petas, kaj frotetas sur ili la nigrajn manikojn, tiam mi ekturmentiĝis kaj ĉagreniĝis. La trian mi ne ĉeestis, kaj tiam min apogis Escobar, al kiu mi naive konfesis miajn ĝenojn; li tuj konsentis kun mi.

– Ankaŭ eta Sancha ne ĉeestos, aŭ ŝi ĉeestos en longaj manikoj; alie, tio ŝajnas al mi maldeca.

– Ĉu ne? Sed ne diru al ŝi la kialon; ili nomos nin seminarianoj. Capitu jam nomis min tiel.

Mi tamen nepre raportis al Capitu la aprobon de Escobar. Si ridetis kaj respondis, ke la brakoj de eta Sancha estas misformaj, sed ŝi tuj cedis, kaj ne ĉeestis la balon; aliajn balojn ŝi ĉeestis, sed ŝi tenis la brakojn duone vestitaj per krepo aŭ io simila, kio nek tute kovris, nek tute malkovris, kiel la vualo de Camoes[69].


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.