La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DOM CASMURRO

Aŭtoro: Machado de Assis

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 47: “MASTRINO FORESTAS”

– Nu, finiĝis – mi do diris – ; sed klarigu al mi ĉi tion, kial vi demandis al mi, ĉu mi timas, ke oni batu min?

– Ne gravas – Capitu respondis, post iom da hezito... – Kial tuŝi tion?

– Tamen diru. Ĉu pro la seminario?

– Jes; mi aŭdis, ke tie oni batas homojn... Ĉu ne? Ankaŭ mi ne kredas tion.

La klarigo plaĉis al mi; ŝi ne havis alian. Se, kiel mi pensas, Capitu ne diris la veron, tamen nepre oni akceptu, ke ŝi ne povis diri ĝin, kaj mensogo estas simila al tiuj servistinoj, kiuj tuj respondas al vizitantoj “mastrino forestas”, kiam mastrino ne emas babili. Estas en tia kompliceco ia aparta ĝuo; komuna peko momente egaligas la personajn kondiĉojn, kaj krome oni ĝuas la mienojn de trompitaj vizitantoj, kaj iliajn dorsojn dum foriro... La vero ne aperis, ĝi restis hejme, en la koro de Capitu, lulante sian penton. Kaj mi ne foriris malĝoja, nek kolera; mi trovis la servistinon ĉarma, alloga, pli bona ol la mastrino.

Hirundoj venis nun laŭ la kontraŭa direkto, aŭ eble ili ne estis la samaj. Ni ja estis la samaj; tie ni restis, kunigante niajn iluziojn, niajn timojn, ekkunigante jam niajn resopirojn.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.