La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
DOM CASMURROAŭtoro: Machado de Assis |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Li jam ne posedis taŭgan voĉon, sed daŭre obstinis diri, ke jes. “Kio min damaĝas, tio estas neuzado”, li aldonis. Ĉiam, kiam nova trupo alvenis el Eŭropo, li sin prezentis al la entreprenisto kaj raportis al li ĉiujn maljustaĵojn surterajn kaj surĉielajn; la entreprenisto faris unu plian, kaj li foriris, kriante kontraŭ maljusto. Li ankoraŭ havis la lipharojn por siaj roloj. Kvankam li estis maljuna, dum irado li ŝajnis amindumi Babilonan princinon. Foje, li kutimis kanteti, sen malfermo de la buŝo, iun pecon same tiel aĝan kiel li, aŭ eĉ pli; per tiel dampitaj voĉoj ĉiam eblas kanti. Li venis ĉi tien kelkfoje, por vespermanĝi ĉe mi. Unu vesperon, post multe da Chianti[17], li ripetis al mi la kutiman difinon, kaj ĉar mi diris al li, ke vivo same povus esti opero kiel vojaĝo sur maro aŭ batalo, tial li skuis la kapon kaj rediris:
– Vivo estas opero, kaj granda opero. La tenoro kaj la baritono batalas pro la soprano, en ĉeesto de la baso kaj de la kunludantoj, se ne la soprano kaj la kontralto batalas pro la tenoro, en ĉeesto de la sama basulo kaj de la samaj kunludantoj. Estas multaj korusoj, multaj dancoj, kaj la orkestrumado estas bonega.
– Sed mia kara Marcolini[18]...
– Kio?...
Kaj trinkinte guton da likvoro, li demetis la kalikon kaj rakontis al mi la historion pri la kreitaro, per vortoj, kiujn mi resumos.
Dio estas la poeto. La muzikon komponis Satano, juna orkestrestro kun tre favora perspektivo, kiu lernis en ĉiela konservatorio. Rivalo de Mihaelo, Rafaelo kaj Gabrielo, li tamen ne toleris ilian antaŭecon en la disdonado de la premioj. Eble ankaŭ la tro dolĉa kaj mistika muziko de tiuj aliaj kunlernantoj tedis lian esence tragikan genion. Li planis ribelon, sed oni malkovris ĝin ĝustatempe, kaj forigis lin el la konservatorio. Ĉio okazus senkonsekvence, se Dio ne estus skribinta operlibron, pri kiu Li rezignis, konsiderante tian distraĵon neinda je sia eterneco. Satano kunportis la manuskripton al la infero. Por montri, ke li valoras pli ol la aliaj – kaj eble repaciĝi kun la ĉielo – , li komponis la partituron kaj tuj poste portis ĝin al la Eternulo.
– Sinjoro, mi ne mallernis la ricevitajn lecionojn – li diris. – Jen vi havas la partituron, aŭskultu ĝin, korektu ĝin, ludigu ĝin, kaj se vi opinios ĝin inda je la alteco, akceptu min kun ĝi, je viaj piedoj...
– Ne – respondis la Sinjoro – , mi nenion emas aŭskulti.
– Sed, Sinjoro...
– Nenion! Nenion!
Satano ankoraŭ petegis, sen plia sukceso, ĝis Dio, laca kaj mizerikordplena, permesis la prezenton de la opero, sed for de la ĉielo. Li kreis specialan teatron, nome ĉi tiun planedon, kaj inventis unu tutan kompanion, kun ĉiuj ĝiaj partoj, ĉefaj kaj akompanaj, korusoj kaj dancistoj.
– Aŭskultu nun kelkajn provludojn!
– Ne, mi ne interesiĝas pri provludado. Sufiĉas al mi la aŭtoreco de la teksto; mi pretas dividi kun vi la aŭtorrajtojn.
Eble tiu rifuzo estis malbono; rezultis de ĝi iuj misaĵoj, kiujn antaŭa aŭskultado kaj amika kunlaborado evitus. Efektive, kelkloke la verso iras dekstren, kaj la muziko maldekstren. Ofte oni asertas, ke precipe en tio kuŝas la beleco de la komponaĵo, per evitado de monotonio, kio pravigas la terceton pri Edeno, la arion pri Habelo, la korusoj pri gilotino kaj sklavigado. Ne malofte la samaj pecoj ripetiĝas, sen sufiĉa motivo. Iuj temoj lacige ripetiĝas. Troviĝas ankaŭ malklaraĵoj: la direktoro trouzas la korusajn masojn, kaj tiel ofte kaŝas la sencon per konfuza maniero. La orkestraj partoj estas cetere ludataj tre lerte. Tia estas la opinio de neŭtraluloj.
La amikoj de la orkestrestro opinias, ke oni apenaŭ povus trovi alian, tiel harmonian verkon. Iuj konsentas pri iaj krudaĵoj, kaj ie-tie mankoj, sed laŭ la evoluado de la opero probable ili pleniĝos aŭ pliklariĝos, kaj krudeco tute malaperos, ĉar la muzikestro ne rifuzos plibonigi la verkon en tio, kio supozeble ne respondos al la sublima penso de la poeto. Sed ĉi ties amikoj ne same pensas. Ili asertas, ke la operlibro estis fuŝita, ke la partituro koruptis la sencon de la teksto, kaj kvankam ĝi estas iuloke bela kaj arte ellaborita, tamen ĝi estas absolute malsama kaj eĉ kontraŭa al la dramo. La grotesko, ekzemple, ne troviĝas en la teksto de la poeto; ĝi estas ekscesaĵo por imiti la Gajajn virinojn de Windsor[19]. Ĉi tiun punkton kontestas la satanistoj, kun iom da pravo. Ili diras, ke kiam la juna Satano komponis la grandan operon, tiam nek tiu farso, nek ŝekspiro ankoraŭ naskiĝis. Ili eĉ asertas, ke la angla poeto faris neniun alian geniaĵon, ol transskribi la tekston de la opero, per tia arto kaj fideleco, ke li mem ŝajnas la aŭtoro de la verko; tamen, li evidente estas plagiatinto.
– Ĉi tiu verko – finis la maljuna tenoro – daŭros tiom same, kiom daŭros la teatro, kaj oni ne povas kalkuli la tempon, kiam ĝi estos neniigita pro astronomia oportuno. La sukceso kreskas. La poeto kaj la muzikisto akurate ricevas siajn aŭtorajn rajtojn, kiuj ne estas egalaj, ĉar la regulo pri disdonado estas tiu de la Sankta Skribo: “ĉar multaj estas vokitaj, sed malmultaj estas elektitaj.” Dio ricevas en formo de oro, Satano en formo de papero.
– Ĉarme...
– Ĉarme? – li kriis, kolerege; sed li tuj kvietiĝis kaj respondis: – Kara Santiago, mi ne ĉarmas, mi abomenas ĉarmon. Kion mi diras, tio estas pura kaj lasta vero. Iun tagon, kiam ĉiuj libroj estos bruligitaj pro senutilo, eble unu homo, eble tenoro, kaj eble itala, instruos tiun veraĵon al la homaro. Ĉio estas muziko, mia amiko. En la komenco estis la do, el do fariĝis re, ktp. Ĉi tiu kaliko (kaj li replenigis ĝin) estas mallonga rekantaĵo. Ĉu neaŭdebla? Same neaŭdebla estas lignopeco kaj ŝtono, sed ĉio apartenas al la sama opero.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.