La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
DOM CASMURROAŭtoro: Machado de Assis |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Nun mi rakontas la adiaŭon de maljuna Padua. Frumatene li venis al nia hejmo. Mia patrino diris, ke li iru paroli al mi en la dormoĉambro.
– Ĉu vi permesas? – li demandis, enŝovante la kapon tra la pordo.
Mi premis lian manon; li ameme ĉirkaŭbrakis min.
– Estu feliĉa! – li diris. – Kredu, ke mi kaj ĉiuj miaj familianoj ege sopirados. Ni ĉiuj tre estimas vin, laŭmerite. Se oni diros al vi ion alian, ne kredu. Tio estas intrigoj. Ankaŭ min, okaze de edziĝo, trafis intrigoj; ili forvaporiĝis. Dio estas granda kaj trovas la veron. Se iam vi perdos vian patrinon kaj vian onklon, kion je Dia lumo mi ne deziras, ĉar ili estas bonaj homoj, bonegaj homoj, kaj mi estas dankema pro ricevitaj favoroj... Ne, mi ne estas kiel iuj aliaj, iuj parazitoj, venintaj el ekstere por malharmoniigi familiojn, aĉaj flatemuloj, ne; mi ne estas tia; mi ne ĝuadas vespermanĝojn kaj ne loĝadas en aliulaj hejmoj... Nu, tiuj estas plej feliĉaj!
“Kial li tiel parolas?” – mi pensis. “Certe li scias, ke Jose Dias klaĉas pri li.”
– Sed, kiel mi diris, se iam vi perdos viajn familianojn, tiam vi kalkulu je nia kuneco. Gi ne estas sufiĉe grava, sed kredu, ke la estimo estas grandega. Nia hejmo estas je via dispono, kiel al pastro. Mi nur volas, ke vi ne forgesu min, ne forgesu la maljunan Padua...
Li suspiris kaj plu parolis:
– Ne forgesu vian maljunan Padua kaj se vi havas iun sentaŭgaĵon, kiun vi lasu kiel memoraĵon, latinlingvan kajeron, ion ajn, veŝtobutonon, ion al vi jam tute senutilan. Valoras la memorigo.
Mi ektimis. Mi estis pakinta en papero buklon de miaj haroj, tiel grandaj kiel belaj, tonditaj en la antaŭa tago. Mi intencis porti ilin al Capitu, je la foriro; sed mi ekhavis la ideon donaci ĝin al la patro, la filino prenos kaj prizorgos ĝin. Mi prenis la pakaĵon kaj donacis al li.
– Jen ĝi estas, tenu ĝin.
– Buklon de viaj haroj! – ekkriis Padua, malfermante kaj refermante la pakaĵon. – Ho dankon! Dankon je mia nomo kaj je tiu de miaj familianoj! Mi transdonos ĝin al la edzino, por prizorgado, aŭ al la knabino, kiu estas pli zorgema ol la patrino. Kiel belaj ili estas! Kiel eblas eltondi tian belaĵon? Donu al mi ĉirkaŭbrakon! Unu plian! Ankoraŭ alian! Adiaŭ!
Li efektive havis la okulojn malsekaj; li mienis kiel senesperaj homoj, kiel homo, kiu aĉetis unu solan loteribileton per siaj tutaj ŝparitaj esperoj kaj konstatas, ke la malbeninda numero ne premiiĝis – tiel bela numero!
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.