La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DOM CASMURRO

Aŭtoro: Machado de Assis

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 59: INVITITOJ KUN BONA MEMORO

Ekzistas tiaj rememoraĵoj, kiuj ne kvietiĝas antaŭ ol plumo aŭ lango ilin publikigas. Antikva pensulo asertis, ke li evitas invititojn kun bona memoro. La vivo estas plena de tiaj invititoj kaj hazarde mi estas unu tia, kvankam precize la fakto, ke mi ne memoras nun la nomon de tiu pensulo pruvas, ke mi ja havas malbonan memoron; sed li estas antikva pensulo, kaj tio sufiĉas.

Ne, ne, mia memoro ne estas bona. Male, ĝi estas komparebla al homo, kiu loĝis en gastejoj kaj ne retenis ties homvizaĝojn, nek nomojn, sed nur okazajn cirkonstancojn. Al homo, kiu pasigas la vivon en la sama hejmo, kun ĝiaj ĉiamaj mebloj kaj moroj, homoj kaj estimoj, al tiu registriĝas ĉio, pro daŭro kaj ripetado. Kiel mi envias tiujn, kiuj ne forgesis la koloron de la unuaj pantalonoj, kiujn ili surmetis! Mi ne konscias pri la koloroj de tiuj, kiujn mi surmetis hieraŭ. Mi asertas nur, ke ili ne estis flavaj, ĉar mi malamas tiun koloron; sed eĉ tio povas fariĝi forgeso kaj konfŭzo.

Kaj prefere fariĝu forgeso ol konfuzo; mi klarigas. Nenio bone fluas en konfuzaj verkoj, sed ĉion oni povas enmeti en mankohavajn verkojn. Kiam mi legas verkon de ĉi-lasta speco, tiam mi nepre ne embarasiĝas. Kiam mi venas al la fino, mi fermas la okulojn kaj elvokas ĉion, kion mi ne trovis en ĝi. Kiom da subtilaj ideoj tiam al mi alvenas en la kapon! Kiaj profundaj elpensoj! Riveroj, montaroj, preĝejoj ne viditaj en la legitaj folioj, ĉiuj nun montriĝas al mi kun siaj akvoj, siaj arboj, siaj altaroj, kaj generaloj elprenas glavojn, kiuj antaŭe restis en glavingoj, kaj klarionoj eligas muziknotojn, kiuj dormis en la metalo, kaj ĉio fluas laŭ neatendita animo.

Jen estas ĉio, kio forestas en mankohava verko, amiko leganto. Tiel mi plenigas aliulajn mankojn; tiel same vi rajtas plenigi la miajn.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.