La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
DOM CASMURROAŭtoro: Machado de Assis |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Mia patrino konsterniĝis, kiam mi petis de ŝi, ke mi ĉeestu la sepulton.
– Forperdi unu tagon en la seminario...
Mi rimarkigis ŝin pri la amikeco, kiun Manduca sentis pri mi, krome ili estis malriĉaj homoj... Ĉion, kio venis al mi en la kapon, mi diris. Kuzino Justina opiniis nee.
– Ĉu vi pensas, ke ili devas ne iri? – al ŝi demandis mia patrino.
– Mi pensas, ke ne. Kiaspeca amikeco estas tiu, kiun mi neniam vidis?
Kuzino Justina venkis. Kiam mi raportis pri la okazaĵo al la adoptito, tiam ĉi tiu ridetis kaj diris, ke la kaŝita kialo de la kuzino probable estis ne liveri al la sepulto “la brilon de mia persono”. Iel ajn, mi ĉagreniĝis; en la sekva tago, kiam mi pensis pri la kialo, ĝi ne malplaĉis al mi; pli poste, mi trovis en ĝi apartan guston.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.