La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
DOM CASMURROAŭtoro: Machado de Assis |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Ree al la ĉapitro. Mia patrino respektis Dion; vi tion scias, kaj ŝiajn religiajn kutimojn, kaj la puran fidon, kiu animis ŝin. Kaj vi ja scias, ke mia religiula kariero rezultis de promeso farita okaze de la koncipo. Ĉion mi oportune rakontis. Krome, vi scias, ke por striktigi la moralan ligilon de devo, ŝi konfidis siajn projektojn kaj motivojn al parencoj kaj familianoj. La promeson fervore faritan, grandanime akceptitan, ŝi ĝoje tenadis en la plejintimo de la koro. Mi pensas, ke mi sentis ĝian guston de feliĉo en la lakto, per kiu ŝi min nutris. Se li vivus, eble mia patro ŝanĝus la planojn, kaj ĉar li alvokiĝis al politiko, probable li kondukus min nur al politiko, kvankam la du oficoj ne estis kaj ne estas senkongruaj, kaj pli ol unu pastro eniras en la bataladon inter partioj kaj en la regadon de homoj. Sed mia patro mortis tute senscie, kaj ŝi restis antaŭ la kontrakto, kiel sola ŝuldanto.
Unu el la aforismoj de Franklin[54] estas tio, ke al homo, kiu devas pagi sian ŝuldon en pasko, karesmo estas mallonga. Nia karesmo ne estis pli longa ol kutime, kaj mia patrino komencis prokrasti mian eniron en la seminarion, kvankam ŝi ordonis, ke oni instruu la latinan lingvon kaj religion al mi. Tion oni komerce nomas refari ŝuldodokumenton. La kreditulo estis arkimilionulo, ne dependis de tiu mono por manĝi, kaj konsentis pri pagprokrasto, sen eĉ pligrandigo de interezo. Tamen, unu tagon, unu el la familianoj, kiu garantie subskribis la dokumenton, parolis pri la neceso transdoni la fiksitan prezon; ĉi tio staras en unu el la unuaj ĉapitroj. Mia patrino konsentis, kaj mi interniĝis en la seminarion Sankta Jozefo.
Nu, en tiu sama ĉapitro ŝi elverŝis larmojn, kiujn ŝi sen klarigo forviŝis, kaj absolute neniu el la ĉeestantoj tion komprenis, nek onklo Cosme, nek kuzino Justina, nek la adoptita Jose Dias; mi staris post la pordo kaj, same kiel ili, nenion mi komprenis. Se oni bone atentas pri ili, malgraŭ la tempo, tiam oni konstatas, ke tio estis ĉagreno pro disiĝo – kaj ankaŭ (jen la komenco de la afero), eble pento pri la promeso. Katolika kaj pia, ŝi klare sciis, ke oni devas plenumi promesojn; la demando estas, ĉu estas oportune kaj konvene ilin ĉiujn fari, kaj kompreneble ŝi emis nei tion. Kial Dio punos ŝin, forprenante de ŝi duan filon? Eble la dia volo estas mia vivo, sen la devo dediĉi ĝin al Li ab ovo[55]. Tio estis tro malfrua pripenso; oni devus fari ĝin en la tago, kiam mi estis generita. Ĉiuokaze, tio estis unua konkludo; sed ĉar ne sufiĉas konkludo por detruo, tamen ĉio restis same, kaj mi iris en la seminarion.
Se fido dormetus momenton, tiam la afero solviĝus je mia avantaĝo, sed fido maldormis kun siaj grandaj, naivaj okuloj. Se ŝi povus, mia patrino ŝanĝus la promeson kaj oferus parton de siaj vivojaroj por konservi min ĉe si, ekster religiularo, kiel edzon kaj patron; ĉi tion mi supozas, kaj same mi supozas, ke ŝi rifuzis tiun ideon, ĉar ĝi ŝajnis al ŝi perfida. Tiel mi ĉiam ŝin vidis, laŭlonge de ĉiutaga vivo.
Okazis, ke mia foresto estis tuj mildigita per la ofta ĉeestado de Capitu. Ĉi tiu ekfariĝis al ŝi necesa. Iom post iom venis al ŝi la konvinko, ke la knabino feliĉigos min. Tiam (jen la aferon oni fine eldiras), la espero, ke nia amo igos la seminarion al mi absolute neakceptebla kaj instigos min forkuri de tie pro Dio aŭ pro diablo, tiu sekreta, intima espero ekinvadis la koron de mia patrino. Tiuokaze, mi rompos la kontrakton sen ŝia kulpo. Si restos kun mi ne pro ago propre sia. Tio egalos al la okazo, kvazaŭ ŝi konfidus monon de ŝuldo por porto al la kreditoro kaj la portanto prenus al si la monon kaj nenion transdonus. En la ordinara vivo, ago de tria homo ne senŝuldigas debitoron; sed la avantaĝo fari kontrakton kun la ĉielo estas tio, ke intenco valoras monon.
Certe vi jam havis similajn konfliktojn, kaj se vi estas religiema, certe foje vi penis pacigi ĉielon kun tero per maniero egala aŭ simila. Ĉielo kaj tero interpaciĝas; ili estas preskaŭ ĝemelaj fratoj, ĉar la ĉielo fariĝis en la dua tago kaj la tero en la tria. Kiel Abraham, mia patrino kondukis la filon sur la monton de Vido kaj krome portis lignon por brulofero, kaj la fajron, kaj la tranĉilon. Kaj ŝi ligis Isaakon sur la lignoŝtiparo, prenis la tranĉilon kaj levis ĝin. En la momento faligi ĝin, ŝi aŭdas la voĉon de anĝelo, kiu ordonas al ŝi: “Nenian malbonon faru al via filo; mi scias, ke vi timas Dion”. Tia eble estis la sekreta espero de mia patrino.
Kompreneble, Capitu estis la anĝelo de la Sankta Skribo. La fakto estis, ke nun mia patrino jam ne povis havi ŝin for de si. La kreskanta estimo manifestiĝis per eksterordinaraj agoj. Capitu fariĝis la floro de la hejmo, suno de matenoj, freŝeco de vesperoj, luno de noktoj; tie ŝi vivadis dum horoj aŭdante, parolante kaj kantante. Mia patrino palpis al ŝi la koron, turnis al ŝi la okulojn, kaj mia nomo estis inter ili kvazaŭ la pasvorto al estonta vivo.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.