La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DOM CASMURRO

Aŭtoro: Machado de Assis

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 5: LA ADOPTITO

Ne ĉiam li iradis per tia malrapida, rigida paŝado. Li ankaŭ foje malelegante misgestis, li ofte rapidis kaj lertis en moviĝado, same nature en ambaŭ situacioj. Krome, se necese, li larĝe ridis per rido granda, senvola, tamen esprimpova, tiamaniere, ke la vangoj, la dentoj, la okuloj, la tuta vizaĝo, la tuta persono, la tuta mondo ŝajnis ridi en li. Ĉe seriozaj momentoj, seriozega.

Li estis de multaj jaroj nia adoptito; mia patro ankoraŭ loĝis en la antikva bieno, en Itaguaf[14] kaj mi tiam ĵus naskiĝis. Unu tagon li aperis tie, anoncante sin kiel homeopatan kuraciston; li kunportis “Manlibron” kaj kuracilskatolon. Okazis tiutempe epidemio de febroj; Jose Dias kuracis la bienadministranton kaj unu sklavinon, kaj rifuzis pagon. Tiam, mia patro proponis, ke li restadu tie, kontraŭ malgranda salajro. Jose Dias rifuzis, dirante, ke estas juste alporti resaniĝon al pajlaj kabanoj de malriĉuloj.

– Kiu malpermesos, ke vi iru aliloken? Iru, kien vi volas, sed restu kaj loĝu ĉe ni.

– Mi revenos post tri monatoj.

Li revenis post du semajnoj, akceptis loĝejon kaj manĝaĵon sen kroma pago, escepte tiun, kiun oni volus donaci al li okaze de festoj. Kiam mia patro elektiĝis deputito kaj venis al Rio de Janeiro kun la familio, tiam ankaŭ li venis kaj ricevis sian ĉambron en la malantaŭa parto de la bieneto. Unu tagon, ĉar denove okazis febroj en Itaguaf, mia patro petis, ke li iru flegi nian sklavaron. Jose Dias eksilentis, suspiris, kaj fine konfesis, ke li ne estas kuracisto. Li estis preninta tian titolon por helpi la propagandon de la nova skolo, kaj li tion ne faris sen longa, longa studado; sed la konscienco ne permesis al li akcepti pliajn malsanulojn.

– Sed vi kuracis ilin, pasintfoje.

– Supozeble; plej ĝuste estas tamen diri, ke tion faris la medikamentoj indikataj en la libroj. Ja ili, laŭ volo de Dio. Mi estis ĉarlatano... Ne neu; la motivoj de mia agado povus esti kaj fakte estis dignaj; homeopatio estas vero, kaj por servi al vero, mi mensogis; sed estas tempo por ĉion korekti.

Li ne estis forigita, kiel li petis; mia patro jam ne povis malhavi lin. Li kapablis fariĝi bonvena kaj necesa; oni sentis lian foreston, kiel de familiano. Kiam mia patro mortis, grandega doloro lin pikis, oni diris al mi; mi ne memoras. Mia patrino fariĝis al li ege dankema, kaj ne permesis, ke li foriru el la ĉambro en la bieneto; je la sepa tago, post la meso, li venis al ŝi por adiaŭo.

– Restu, Jose Dias.

– Mi obeas, mia sinjorino.

Li ricevis malgrandan postlasaĵon en la testamento, unu akcion kaj kvar laŭdajn vortojn. Li kopiis la vortojn, enkadrigis ilin kaj ilin pendigis en la ĉambro, apud la lito. “ĉi tiu estas la plej bona akcio”, li ofte diradis. Laŭ la pasado de tempo, li akiris ioman aŭtoritaton en la familio, oni almenaŭ iom aŭskultis lin; li ne emis al troigoj, kaj sciis opinii kaj obei. Fine, li estis amiko, eble ne bonega, sed ne ĉio estas bonega en ĉi tiu mondo. Kaj ne supozu, ke lia animo estis submetiĝema; liaj afablaĵoj originis pli el kalkulo ol el karaktero. La vestoj al li longe daŭris; ne kiel homoj, kiuj rapide ĉifas novan veston, li male tenadis la malnovan brosita kaj glata, flikita, butonumita kun eleganteco malriĉa kaj modesta. Li legadis, kvankam konfŭze, sed sufiĉe por amuzi la homojn dum vesperaj kunvenoj kaj dum deserto, aŭ por klarigi iun fenomenon, paroli pri la efikoj de varmo kaj malvarmo, pri la polusoj kaj pri Robespierre[15]. Li ofte rakontadis pri vojaĝo al Eŭropo, kaj li konfesis, ke nur pro ni li ne revenis tien; li havis amikojn en Lisbono, sed nia familio, li diradis, estis ĉio, sub Dio.

– Sub aŭ super? – onklo Cosme demandis al li unu tagon.

– Sub – Jose Dias ripetis, respektoplena.

Kaj al mia patrino, kiu estis religiema, plaĉis konstati, ke li metis Dion ĝustaloken, kaj ŝi aprobe ridetis. Jose Dias dankis per kapmovo. Mia patrino fojfoje donis al li kelkajn monerojn. Onklo Cosme, kiu estis advokato, konfidis al li la kopiadon de aktaj dokumentoj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.