La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
DOM CASMURROAŭtoro: Machado de Assis |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Jose Dias amis superlativojn. Tio estis rimedo por doni monumentan aspekton al la ideoj; se ĉi tio ne ĉeestis, tiam ili taŭgis por plilongigi la frazojn. Li stariĝis por preni la triktrakon, kiu kuŝis interne de la domo. Mi strikte algluiĝis al la muro kaj vidis lin pasi kun la blankaj, amelitaj pantalonoj, vesdaĉoj, veŝto kaj risortkravato. Li estis unu el la lastaj, kiuj portis vesdaĉojn en Rio de Janeiro, kaj eble en la mondo. Li portis la pantalonojn nelongaj, por ke ili konserviĝu tute rektaj. La kravato el nigra sateno, kun ŝtalarko interne, rigidigis al li la kolon; tiama modo.
La indiena veŝto, hejmeca kaj malpeza vestaĵo, aspektis sur li kiel ceremonia frako. Li estis malgrasa, ŝrumpinta, kalveta; li estis ĉirkaŭ kvindek-kvinjara. Li stariĝis kaj malrapide ekpaŝis, kiel ordinare, ne per tia treniĝanta malrapideco de malvigluloj, sed per malrapideco kalkulita kaj deduktita, per kompleta silogismo, nome, premiso antaŭ konsekvenco, konsekvenco antaŭ konkludo. Amarega devo!
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.