La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DOM CASMURRO

Aŭtoro: Machado de Assis

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 2: PRI LA VERKO

Ĉar mi jam klarigis pri la titolo, tial mi nun ekverkas la libron. Antaŭe, ni tamen diru la motivojn, kiuj metas la plumon en mian manon.

Mi loĝas sola, kun servisto. La domo estas mia posedaĵo; mi ĝin konstruigis laŭplane, pro tiel intima deziro, ke mi hontas ĝin publikigi, sed jen ĝi estas. Unu tagon, antaŭ pluraj jaroj, venis al mi en la kapon refari en Engenho Novo la domon, kie mi pasigis la infanan tempon, en la antikva strato Matacavalos[5], kun la samaj aspekto kaj simpleco de la antaŭa, kiu malaperis. La konstruisto kaj la farbisto trafe komprenis la indikojn de mi faritajn: ĝi estas la sama duetaĝa konstruaĵo, kun tri fenestroj fronte, verando malantaŭe, la samaj dormoĉambroj kaj vizitĉambroj. En la ĉefa ĉambro, la plafona kaj muraj pentraĵoj estas pli-malpli egalaj, nome girlandoj el etaj floroj kaj grandaj birdoj, kiuj tenas ilin per la bekoj, laŭ regulaj distancoj. En la kvar anguloj de la plafono, la figuroj de la sezonoj, kaj centre de la muroj, la medalionoj de Cezaro, Aŭgusto, Nerono kaj Masiniso[6], kun la nomoj sube... Mi ne komprenas la kialon de tiaj homfiguroj. Kiam ni ekloĝis en la domo de Matacavalos, tiam ĝi jam havis tian dekoracion; tio originis en la antaŭa jardeko. Certe estis tiutempa kutimo doni klasikan koloron kaj antikvajn figurojn al amerikaj pentraĵoj. Ĉio cetera estas same analoga kaj simila. Mi havas fruktoĝardenon, florojn, legomojn, kazuarinon[7], puton kaj lavpelvon. Mi uzas malnovajn telerojn kaj meblojn. Do, nun, kiel en pasinta tempo, troviĝas ĉi tie la sama kontrasto inter la interna, trankvila vivo kaj la ekstera, brua.

Mia evidenta celo estis ligi la du ekstremojn de la vivo kaj restarigi en maljunecon la adoleskan aĝon. Tamen, sinjoro, mi sukcesis refari nek tion, kio estis, nek min mem. En ĉio, kvankam samas la vizaĝo, tamen malsamas la mieno. Se mankus al mi nur aliaj homoj, nu, oni parte konsoliĝas pri la perdo de kunhomoj; sed mankas mi mem, kaj tiu breĉo estas ĉio. Miskompare, ĉio ĉi tie similas al ŝminkaĵo sur barbo kaj haroj, kiu nur konservas la eksteran aspekton, kiel oni diras en aŭtopsioj; la interno ne akceptas koloron. Iu atestilo, kiu asertus, ke mi estas dudekjaraĝa, povus trompi fremdulojn, kiel ĉiuj falsaj dokumentoj, sed ne min. La amikoj al mi restantaj estas novaj; ĉiuj malnovaj iris studadi la geologion de tombejoj. Koncerne amikinojn, kelkajn mi konas de antaŭ dek-kvin jaroj, aliaj de malpli, kaj preskaŭ ĉiuj fidas pri juneco. Du aŭ tri kredigus pri juneco aliajn homojn, sed ilia lingvo devigas, ke oni ofte konsultu vortarojn, kaj tia ofteco lacigas.

Tamen, malsama vivo ne signifas malpli bonan vivon; ĝi estas alia. Iurilate, tiu malnova vivo aperas al mi sen la multaj ĉarmoj tiamaj; sed estas same certe, ke ĝi perdis multe da dornoj, kiuj faris ĝin ĝena kaj enmense mi konservas iom da dolĉaj kaj sorĉaj rememoroj. Fakte, mi malmulte montriĝas kaj eĉ malpli parolas. Maloftaj amuziĝoj.

Plej multe da tempo mi pasigas per legomzorgado, ĝardenado kaj legado; mi bone manĝas kaj ne malbone dormas.

Nu, ĉar ĉio lacigas, ankaŭ tiu monotoneco fine eltedis ankaŭ min. Mi emis al vario, kaj mi ekpensis verki libron. Juro, filozofio kaj politiko venis al mi en la kapon, sed ne venis la necesaj fortoj. Poste, mi pensis fari ian “Historion pri la Periferiaj Kvartaloj”, malpli sekan ol la memoroj de Pastro Luis Gonzalves do Santos[8], pri la urbo mem; ĝi estus modesta verko, sed postulus dokumentojn kaj datojn kiel antaŭkondiĉojn, ĉio estus teda kaj longa. Tiam, la bustoj surmure pentritaj ekparolis kaj diris al mi, ke ĉar ili ne sukcesis refari al mi la pasintan tempon, tiam mi prenu la plumon kaj ion rakontu. Eble la rakontado donus al mi la iluzion, kaj la ombroj malpeze revenus, kiel okazis al la poeto, ne tiu de la trajno, sed tiu de Faŭsto: Jen revenas vi, malkvietajombroj?.. [9]

Mi tiel ekĝojis pro tiu ideo, ke ankoraŭ nun al mi tremas la plumo en la mano. Jes, Nerono, Aŭgusto, Masiniso kaj vi, granda Cezaro, kiuj instigas min fari miajn komentojn, mi dankas al vi la konsilon, kaj mi surpaperigos la rememoraĵojn, kiuj al mi venos. Tiel mi revivos la vivitan, kaj mi ekzercos la manon por pli ampleksa verko. Antaŭen! Ni komencu la revokon per fama novembra vespero, kiun mi neniam forgesis. Mi havis multajn aliajn vesperojn, pli kaj malpli bonajn, sed tiu neniam forviŝiĝis de mia spirito. Tion vi komprenos, dum legado.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.