La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DOM CASMURRO

Aŭtoro: Machado de Assis

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 115: DUBOJ SUR DUBOJ

Ni nun iru al la procesnuligo... Kaj kial ni iros al la procesnuligo? Dio scias, kiel penige estas skribi tion, des pli rakonti ĝin.

Pri la nova cirkonstanco, kiun Escobar al mi portis, mi diras nun nur tion, kion mi diris tiutage, nome, ke ĝi nenion valoras.

– Ĉu nenion?

– Preskaŭ nenion.

– Do, ĝi ion valoras.

– Por plifortigi la argumentojn, kiujn ni jam posedas, ĝi valoras malpli ol la teo, kiun vi trinkos kun mi.

– Estas malfrue por trinki teon.

– Ni trinkos rapide. Ni trinkis rapide. Dume, Escobar suspekteme rigardis min kiel se li supozus, ke mi rifuzis novan cirkonstancon por eviti ĝin skribi; sed tia suspekto ne kongruis kun nia amikeco.

Kiam li foriris, mi raportis miajn dubojn al Capitu; ŝi ilin malfaris per sia delikata arto, ia lerteco, ia tute propra ĉarmo, kapabla forigi eĉ la malĝojojn de Olimpio[70].

– Eble temas pri la afero de la procesnuligo, ŝi konkludis; kaj li venis ĉi tien tiuhore, tial ke li estas impresita de la afero.

– Vi pravas.

Parolo sekvis parolon, mi parolis pri aliaj duboj. Mi estis tiam amaso da duboj; ili kvakadis en mi kvazaŭ veraj ranoj, tiamaniere, ke ili foje min sendormigis. Mi diris, ke mi komencis senti, ke mia patrino kondutas iom malvarme kaj eviteme al ŝi. Sed eĉ ĉi tie efikis la delikata arto de Capitu!

– Mi jam diris al vi kial; bopatrinaj aferoj. Panjo ĵaluzas pri vi; tuj kiam ĉi tio pasos kaj pligrandiĝos resopiro, tiam ŝi revenos al tio, kio ŝi estis. Se mankas al ŝi la nepo...

– Sed mi rimarkas, ke ŝi jam malvarmas ankaŭ kun Ezequiel. Kiam li iras tien kun mi, panjo jam ne faras al li la samajn ludojn.

– Ĉu vi estas certa, ke ŝi ne malsanas?

– Ĉu ni iru vespermanĝi ĉe ŝi morgaŭ?

– Ni iru... Ne... Nu, ni iru.

Ni iris vespermanĝi ĉe mia maljunulino. Mi jam povis nomi ŝin tia, kvankam ne ĉiuj ŝiaj haroj blankis, kaj ne tute, kaj la vizaĝo estis relative freŝa; ĝi estis iaspeca kvindekjara juneco aŭ vigla maljuneco, kiel vi volas... Sed mi evitu melankolion; mi ne emas paroli pri malsekaj okuloj, je alveno kaj je foriro. Si apenaŭ partoprenis la babiladon. Tamen, ĝi ne estis alia ol la kutima. Jose Dias parolis pri geedzeco kaj ĝia beleco, pri politiko, pri Eŭropo kaj pri homeopatio, onklo Cosme pri siaj malsanoj, kuzino Justina pri la najbaroj aŭ pri Jose Dias, kiam ĉi tiu iris el la ĉambro.

Kiam ni revenis, vespere, ni piediris kaj parolis pri miaj duboj. Capitu denove konsilis al mi, ke ni atendu. Ĉiuj bopatrinoj estas tiaj; venos tago, kiam ili ŝanĝiĝos. Laŭgrade kiel ŝi parolis, plifortiĝis ŝia dolĉeco. De tiam ŝi fariĝis ĉiam pli dolĉa al mi; ŝi ne atendis min ĉe la fenestro por ne veki mian ĵaluzon, sed kiam mi supreniris, mi vidis supre de la ŝtuparo, inter la kradoj de la pordeto, la ĝuindan vizaĝon de mia amikino kaj edzino, ridema kiel nia tuta infantempo. Kelkfoje Ezequiel staris ĉe ŝi; ni kutimigis lin ĉeesti la alvenan kaj foriran kisojn, kaj li plenigis al mi la vizaĝon per kisoj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.