La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
DOM CASMURROAŭtoro: Machado de Assis |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Mi rakontis al Capitu la ideon de Jose Dias. Si atente aŭskultis min kaj fine malgajiĝis.
– Se vi iros – ŝi diris – tiam vi tute forgesos min.
– Neniam!
– Vi forgesos. Oni diras, ke Eŭropo estas tiel bela, ĉefe pri Italio. Ĉu ne de tie venas kantistinoj? Vi forgesos min, Benĉjo. Ĉu ne estas alia rimedo? S-ino Gloria konsumiĝas de deziro, ke vi foriru el la seminario.
– Jes, sed ŝi konsideras sin ligita al promeso. Capitu ne trovis alian ideon, kaj tamen ne akceptis ĉi tiun. Survoje, ŝi petis min, ke se mi iros al Romo, tiam mi ĵuru, ke mi revenos post ses monatoj.
– Mi ĵuras.
– Ĉu je Dio?
– Je Dio, je ĉio. Mi ĵuras, ke mi revenos post ses monatoj.
– Kaj se la Papo tiam ankoraŭ ne liberigos vin?
– Tiam mi raportos la aferon.
– Kaj se vi mensogos?
Ĉi tiu diraĵo tre doloris min, kaj mi ne tuj trovis, kion respondi. Capitu kondukis la aferon al ŝerco, ridante kaj nomante min malsincera. Poste, ŝi asertis, ke ŝi kredas pri mia ĵurplenumo, sed eĉ tiel ŝi ne tuj konsentis; ŝi vidos, ĉu ne estas alia maniero, kaj ankaŭ mi vidu, miaflanke.
Kiam mi revenis la seminarion, mi ĉion rakontis al mia amiko Escobar, kiu min aŭskultis same atente kaj fine same malgajiĝis kiel la aliulino. La kutime nefiksaj okuloj preskaŭ voris min en kontemplado. Subite, mi vidis en lia vizaĝon flagron, rebrilon de ideo. Kaj mi aŭdis lin facilanime diri:
– Ne, Benĉjo, tio ne estas necesa. Estas io pli bona – mi ne diru pli bona, ĉar la Sankta Patro ĉiam valoras pli ol io ajn – , sed estas io, kio kaŭzos saman rezulton.
– Kio?
– Via patrino promesis al Dio, ke ŝi donos al li sacerdoton, ĉu ne? Do, ŝi donu sacerdoton, sed ne vin. Si tute bone povas preni al si iun orfan junuleton, ordinigi lin siakoste, tiam jen oni kondukis al altaro pastron, kaj tamen vi ne...
– Mi komprenas, mi komprenas, prave.
– Ĉu vi konsentas? – li plu diris. – Konsultu pri tio la protonotarion; li diros al vi, ĉu ne estas same, aŭ mi mem konsultos, se vi volas; kaj se li hezitos, tiam oni parolos al la episkopo.
Mi pripensis:
– Jes, ŝajnas trafe; fakte, plenumiĝas la promeso, se oni ne forperdas pastron.
Escobar rimarkigis, ke laŭ la financa flanko, la afero estas facila; mia patrino elspezos same kiel pro mi, kaj orfo ne bezonos grandajn komfortaĵojn. Li menciis la sumon de lugajnoj pro domoj, 1:070$000, krom sklavoj...
– Nenio alia farendas – mi diris.
– Kaj ni kune foriros.
– Ĉu ankaŭ vi?
– Ankaŭ mi. Mi plibonigos mian scion pri la latina lingvo kaj poste mi foriros, eĉ sen studo pri teologio. Eĉ la latina ne necesas; por kio ĝi taŭgas, en komerco?
– In hoc signo vinces[61], – mi ride diris.
Mi sentis ŝercemon. Ho! espero ĉion gajigas. Escobar ridetis, ŝajne aprobante la ideon. Poste, ĉiu zorgis pri si mem, probable kun vagantaj okuloj. Liaj okuloj tiel faris, kiam mi revenis de malproksime, kaj denove mi dankis la elpensitan planon; ne eblis pli bona. Escobar tre kontente aŭskultis min.
– Ankoraŭfoje – li severe diris – religio kaj libereco bone kunestas.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.