La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DOM CASMURRO

Aŭtoro: Machado de Assis

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 114: PER KIU ONI KLARIGAS JAM KLARIGITAN AFERON

Antaŭ ol iri al la procesnuligo, ni klarigu ankoraŭ unu detalon jam klarigitan, sed ne tute klarigitan. Vi vidis, ke mi petis (ĉapitro 90) de muzikinstruisto en Sao Paulo, ke li skribu al mi la vendokanton de tiu disvendanto de dolĉaĵoj en Matacavalos. Tiu temo estas en si mem sensignifa kaj ne meritas unu ĉapitron, des malpli du; sed ekzistas tiaj temoj, kiuj alportas interesajn instruojn, eĉ agrablajn. Ni klarigu tion, kio jam estas klarigita.

Capitu kaj mi estis ĵurintaj, ke ni neniam forgesos tiun vendokanton; tio okazis en momento de granda korelverŝo, kaj la dia notario scias pri aferoj, kiujn oni ĵuras en tiaj momentoj, ĉar li mem ilin registras en la eternajn librojn.

– Ĉu vi ĵuras?

– Mi ĵuras – ŝi diris, tragike etendante la brakon.

Mi kaptis la geston por kisi al ŝi la manon; mi estis tiam ankoraŭ en la seminario. Kiam mi iris al Sao Paulo, unu tagon mi volis rememorigi la kanton kaj konstatis, ke mi ĝin tute forperdas; mi sukcesis rememori ĝin kaj rapidis al la instruisto, kiu komplezis al mi skribi ĝin sur la papereto. Mi faris tion por ne malplenumi la ĵuron. Ĉu vi kredas, ke kiam mi serĉis la malnovajn paperojn, tiuvespere, en Gloria, tiam ankaŭ mi jam ne memoris la kanton, nek la tekston? Mi ŝajnigis, ke mi plenumas la ĵuron kaj ĉi tio estis mia peko; forgesi estas natura afero.

Tute certe, neniu homo scias, ĉu li plenumos aŭ ne ĵuron. Estontaj okazaĵoj! Sekve, nia politika konstitucio estas profunde morala, ĉar ĝi aliigas ĵuron al simpla aserto. Gi estingis teruran pekon. Malplenumi kompromison estas nepra malfidelaĵo, sed homo kiu timas Dion pli ol homojn ne sentos ĝenon foje mensogi, kondiĉe, ke li ne sendas sian animon en la purgatorion. Ne konfuzu purgatorion kun infero, kiu estas eterna sinko. Purgatorio estas ia lombardejo, kiu pruntedonas je ĉiaj virtoj, sub alta interezo kaj mallonga pagtempo. Sed renovigi la pagtempon, ĝis kiam unu-du mezaj virtoj elpagas ĉiujn grandajn kaj malgrandajn pekojn.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.