La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
DOM CASMURROAŭtoro: Machado de Assis |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Se ne intervenus astronomio, mi ne malkovrus tiel frue la dek pundojn de Capitu; sed ne pro tio mi revenas al ili, tion mi faras por ke vi ne pensu, ke mia instruista vanteco suferigis min pro la malatento de Capitu kaj min ĵaluzigis pri maro. Ne, mia amiko. Mi klarigas al vi, ke mi tiel ĵaluzis pro tio, kio eble estis en la kapo de mia edzino, ne ekstere, nek supre. Oni scias, ke la homa malatento eble kulpas, duone kulpas, trione, kvinone, dekone kulpas, ĉar koncerne kulpon senfinaj estas la gradoj. Rememorado de simplaj okuloj sufiĉas por ke oni fikse rigardu aliajn okulojn, similajn al tiuj, kaj ĝuu, dum pripensado pri ili. Ne necesas, ke okazu efektiva, morta peko, nek interŝanĝo de paperoj, simpla interparolo, mangesto, suspiro aŭ eĉ pli eta, subtila signo. Anonimulo aŭ anonimulino iranta ĉe stratangulo igas nin meti Siriuson en Marson, kaj vi scias, leganto, la diferencon inter ili, koncerne distancon kaj grandecon, sed astronomio starigas tiajn konfuzaĵojn. Ĝuste tio min paligis, silentigis kaj instigis min forkuri de la vizitĉambro por reveni Dio-scias-kiam; probable post dek minutoj. Post dek minutoj, jen mi estos denove en la vizitĉambro, ĉe la piano aŭ ĉe la fenestro, daŭrigante la interrompitan lecionon.
– Marso situas je distanco...
Ĉu tiom malmulte da tempo? Jes, tiom malmulte da tempo, dek minutoj. Miaj ĵaluzoj estis intensaj, sed mallongaj; pro bagatelo mi ĉion renversus, sed pro la sama bagatelo, aŭ eĉ malpli, mi rekonstruus ĉielon kaj stelojn.
Fakte, mi eĉ pli amikiĝis al Capitu, se tio eblis, ŝi fariĝis eĉ pli delikata, kun pli milda mieno, la noktoj pli helaj kaj Dio pli dia. Kaj ne propre la dek pundoj tion faris, nek la ŝparemo, kiun ili montris kaj mi tion sciis, sed la zorgado de Capitu, por ke mi fine malkovru, ke ŝi min prizorgas ĉiutage. Ankaŭ Escobar fariĝis al mi pli korligita. Niaj reciprokaj vizitoj fariĝis ĉiam pli proksimaj kaj niaj interparoloj pli intimaj.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.