La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
DOM CASMURROAŭtoro: Machado de Assis |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Post iom da tempo mi estis trankvila, sed ĉagrenita. Ĉar mi troviĝis sternita surlite, rigardante la plafonon, mi rememoris la rekomendon de mia patrino, ke mi ne kuŝu post la vespermanĝo por eviti ian misdigeston. Mi abrupte stariĝis, sed ne iris el la ĉambro. Nun Capitu malpli ridis kaj parolis pli mallaŭte; eble ŝi estis afliktita de mia retiriĝo, sed tio tamen ne ŝancelis min.
Mi ne vespermanĝis kaj mi malbone dormis. En la sekvanta mateno, mi ne fartis pli bone, sed alie. Mia doloro nun komplikiĝis pro la timo, ke eble mi troigis, sen prudenta esplorado pri la afero. Kvankam la kapo min iom doloris, mi ŝajnigis pli grandan misfarton, por ne iri al la seminario kaj paroli al Capitu. Eble ŝi estas ĉagrenita pri mi, eble ŝi nun ne volas min, ŝi preferas la rajdanton. Mi emis ĉion decidi, aŭdi ŝin kaj juĝi ŝin; eble ŝi havas defendon kaj klarigon.
Si havis ambaŭ. Kiam ŝi eksciis la kaŭzon de mia hieraŭa retiriĝo, ŝi diris al mi, ke tio estas granda insulto al ŝi; ŝi ne povis pensi, ke post nia interŝanĝo de ĵuroj mi povus juĝi ŝin tiel facilanima... Kaj jen ŝi eklarmis, kaj gestis disiĝe; sed mi tuj alimpetis, prenis ŝiajn manojn kaj ilin kisis tiel kore kaj varme, ke mi sentis ilin ektremi. Ŝi sekigis la okulojn per la fingroj, kaj mi ilin denove kisis, pro ili kaj pro la larmoj; poste ŝi suspiris, poste ŝi skuis la kapon. Ŝi konfesis, ke ŝi ne konas la junulon, krom kiel ĉiuj aliaj, kiuj tie kutimis pasi posttagmeze, rajde aŭ piedire. Se ŝi rigardis lin, tio estis precize pruvo, ke nenio okazas inter ili; male, estus nature ŝajnigi alie.
– Kaj kio povus okazi, se oni konsideras, ke li estas edziĝonta? – ŝi finis.
– Ĉu edziĝonta?
Li estis edziĝonta, ŝi informis al mi la fianĉinon, nome junulino de Strato Barbonos. Ĉi tiu konsidero trankviligis min pli ol io ajn alia, kaj ŝi rimarkis tion laŭ mia sinteno; sed eĉ tiel ŝi insistis diri, ke por eviti novan miskomprenon, ŝi ne plu staros ĉe la fenestro.
– Ne! Ne! Ne! Mi ne petas tion!
Ŝi konsentis nuligi la promeson, sed ŝi faris alian promeson, kaj tio estis, ke je la unua estonta suspekto miaflanka, ĉio estos rompita inter ni. Mi akceptis la minacon, kaj ĵuris, ke mi neniam okazigos ĝin; tio estis la unua suspekto kaj lasta.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.