La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
DOM CASMURROAŭtoro: Machado de Assis |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Evidente la pripensoj, kiujn mi ĉi tie lasas ne estis faritaj tiutempe, survoje al la seminario, sed nun, en la kabineto en Engenho Novo. Tiutempe mi nenion pripensis, krom ĉi tio: ke mi iam mildigis la suferon de mia najbaro Manduca. Hodiaŭ, se mi pensas pli bone, al mi ŝajnas, ke mi ne nur mildigis, sed lin feliĉigis. Kaj la ŝajno min konsolas; jam nun mi ne plu forgesos, ke dum du-tri monatoj mi liveris feliĉon al mizerulo kaj igis lin forgesi la malsanon kaj la ceteron. Tio valoros iom en la konto de mia vivo. Se en alia mondo ekzistas ia ajn premio por la senintencaj virtoj, ĉi tiu pagos unu-du el miaj multaj pekoj. Koncerne al Manduca, mi ne pensas, ke estis peko opinii kontraŭ Rusio, sed se tio ja estas peko, tiam mi elpagas de kvardek jaroj la feliĉon ĝuitan dum du-tri monatoj – de kio li (jam tro malfrue) konkludas, ke estus pli bone, se li nur ĝemadus, sen ia ajn opinio.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.