La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
DOM CASMURROAŭtoro: Machado de Assis |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Mi venis en la seminarion. Vi liberigu min de la ceteraj adiaŭoj. Mia patrino premis min al la brusto. Kuzino Justina suspiradis. Eble ŝi iom aŭ neniom ploris. Ekzistas homoj, al kiuj larmoj ne tuj venas, aŭ eĉ tute ne venas; oni diras, ke ili suferas pli ol aliaj homoj. Kuzino Justina nature kaŝis siajn intimajn suferojn, korektante misfarojn de mia patrino, farante al mi rekomendojn, starigante ordonojn. Onklo Cosme, kiam mi adiaŭe kisis al li la manon, diris al mi, ridante:
– Do, knabo, revenu papo!
Digna kaj solena, Jose Dias komence nenion diris; en la antaŭa tago ni estis parolintaj en lia dormoĉambro, kien mi iris por esplori, ĉu ankoraŭ eblas eviti seminarion. Jam ne eblis, sed li donis al mi esperon kaj ĉefe tre kuraĝigis min. Antaŭ la paso de unu jaro ni estos sur ŝipo. Ĉar mi trovis tion tro baldaŭa, li klarigis:
– Oni diras, ke tio ne estas oportuna tempo por trairi Atlantikon, mi pridemandos; se ja ne, ni iros en marto aŭ aprilo.
– Eblas, ke mi studu medicinon ĉi tie.
Jose Dias glitigis la fingrojn laŭ la ŝultroj, en gesto de malpacienco, kunpremis la lipojn kaj fine formale malakceptis la aferon.
– Mi eble aprobus la ideon – li diris – , se en la Lernejo de Medicino oni ne instruus ekskluzive la putran alopation. Alopatio estas centjara eraro kaj mortos; ĝi estas murdado, ĝi estas mensogo, ĝi estas iluzio. Se oni diros al vi, ke eblas lerni en la Lernejo de Medicino tiun parton de scienco komunan al ĉiuj sistemoj, jen tio estas vero; alopatio eraras en resanigado. Fiziologio, anatomio, patologio estas nek alopatiaj, nek homeopatiaj, sed plej oportune estas tuj lerni ĉion, per libroj kaj paroloj de homoj, kiuj kulturas veron...
Tiel li parolis en la antaŭa tago, en la dormoĉambro. Nun li nenion diris, aŭ apenaŭ elvortigis iun aforismon pri religio kaj familio; mi memoras ĉi tiun: “Dividi vin kun Dio estas ankoraŭ havi vin.” Kiam mia patrino kisis min lastfoje: “Amoplena sceno!”, li suspiris. Tio estis mateno de belega tago. Buboj flustris inter si; sklavinoj petis benon: “Benu min, mastro Benĉjo! Ne forgesu vian Joana! Via Miquelina ĉi tie restas en preĝado por vi!” Surstrate, Jose Dias insistis pri espero:
– Eltenu unu jaron; ĝis tiam ĉio estos aranĝita.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.