La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DOM CASMURRO

Aŭtoro: Machado de Assis

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 71: VIZITO AL ESCOBAR

Hejme oni jam mensogis al mia patrino, ke mi revenis kaj ŝanĝas la vestojn.

“La meso de la oka horo certe jam finiĝis... Benĉjo devus jam realveni... Ĉu eble io okazis, frato Cosme?... Sendu iun por kontroli...” Tiel ŝi ĉiuminute parolis, sed mi eniris, kaj kun mi trankviliĝo.

Tiu estis tago de agrablaj spertoj. Escobar venis viziti min kaj sciiĝi pri la sano de mia patrino. Li neniam antaŭe vizitis min, kaj niaj interrilatoj ankoraŭ ne estis tiel proksimaj kiel ili poste fariĝis; sed ĉar li informiĝis pri la kaŭzo de mia foriro, antaŭ tri tagoj, tial li kaptis la dimanĉon por renkontiĝi kun mi kaj demandi, ĉu danĝero ankoraŭ ekzistas. Kiam mi diris, ke ne, tiam li facile spiris.

– Mi timis – li diris.

– Ĉu la aliaj homoj eksciis?

– Sajne jes; kelkaj homoj eksciis.

Onklo Cosme kaj Jose Dias ŝatis la junulon, la adoptito diris al li, ke unu fojon li vidis lian patron en Rio de Janeiro. Escobar estis tre ĝentila; kaj kvankam li parolis pli ol li poste faris, tamen ne tiom, kiom parolis niaaĝaj junuloj; tiun tagon mi trovis lin iom pli komunikiĝema ol kutime. Onklo Cosme volis, ke li vespermanĝu kun ni. Escobar pripensis dum momento kaj fine diris, ke korespondanto de lia patro atendas lin. Rememorinte la parolojn de Gurgel, mi ilin ripetis:

– Oni sendos tien negron por sciigi, ke vi vespermanĝos ĉi tie, kaj vi poste iros.

– Kiom da ĝeno!

– Nenia ĝeno – intervenis onklo Cosme.

Escobar akceptis kaj manĝis. Mi rimarkis, ke la rapidajn movojn, kiujn li faris kaj regis dum la lecionoj, nun li same regis, kaj en la vizitĉambro, kaj ĉe tablo. La horo, kiun li pasigis ĉe mi estis sincere amika. Mi montris al li miajn malmultajn librojn. Li tre ŝatis la portreton de mia patro; post kelkaj momentoj da kontemplado, li sin turnis kaj diris al mi:

– Videblas, ke li havis puran koron!

La okuloj de Escobar, helaj kiel mi jam diris, estis dolĉegaj; tiel Jose Dias ilin epitetis, post lia foriro, kaj mi konservas ĉi tiun vorton, malgraŭ kvarkek jaroj kuŝantaj sur ĝi. En ĉi tio la adoptito ne troigis. La razita vango elmontris blankan, glatan haŭton. La frunto estis iom mallarĝa por ne kompromiti la aliajn trajtojn kaj ne malpliigi ilian gracion. Fakte, li estis vizaĝe malvulgara, kun delikata, ŝercema buŝo, kun maldika, kurba nazo. Li aŭtomate skuis la dekstran ŝultron fojfoje, kaj ĉi tion li forlasis, post kiam unu el ni lin rimarkigis pri ĝi, unu tagon, en la seminario; unuafoje mi konstatis, ke homo tute bone povas korekti sin pri etaj difektoj.

Mi neniam ĉesis senti ian plezuron en tio, ke miaj amikoj plaĉas al ĉiuj. Hejme, oni estimis Escobar; eĉ kuzino Justina opiniis, ke li estas tre plaĉa junulo, malgraŭ... Malgraŭ kio?, demandis al ŝi Jose Dias, konstatante, ke ŝi ne finis la frazon. Li ne ricevis respondon, kaj ne eblus ricevi; kuzino Justina probable trovis nenian klaran aŭ gravan malbonan kvaliton en nia gasto; la malgraŭo estis iaspeca atentigo pri iu misaĵo iam estonte trovota; aŭ eble ĝi estis rezulto de prakutimo, kiu igis ŝin kritiki, kiam ne estis kritikindaĵo.

Escobar adiaŭis tuj post la vespermanĝo; mi akompanis lin ĝis la pordo, kie ni atendis la alvenon de omnibuso. Li diris al mi, ke la vendejo de la korespondanto situis ĉe Strato de Fiŝkaptistoj kaj restis malfermita ĝis la naŭa horo; estis li, kiu ne volis longe foresti. Ni tre amike disiĝis: de en la omnibuso li ankoraŭ adiaŭis min per la mano. Mi restis ĉe la pordo por vidi, ĉu de malproksime li ankoraŭ rigardos malantaŭen, sed li ne rigardis.

– Kiu estas tiu granda amiko? – iu demandis de apuda fenestro.

Ne necesas diri, ke tio estis Capitu. Tiajn aferojn oni divenas en la vivo, same kiel en libroj, ĉu romanoj, ĉu veraj historioj. Tio estis Capitu, kiu de kelka tempo nin kaŝrigardis post la persieno, kaj nun komplete malfermis la fenestron kaj sin montris. Si vidis niajn tiel malmoderajn, amemajn adiaŭojn kaj volis scii, kiu meritas tiom.

– Li estas Escobar – mi diris, dum mi paŝis antaŭ la fenestron kaj rigardis supren.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.